|
Familio
che Xin'an-rivero
|
Xin'an-rivero
ghuas renomon pro la unua granda hidroelektrejo de Chinio. La rivero
fontas en montaro de Anhui-provinco, trafluas 100 kilometrojn en
Zhejiang-provinco kaj fine fluas en la Orientan Chinan Maron che
Hangzhou-golfo.
La
nuna urbo Huangshan estis nomata Xin'an-prefektujo antau la 1721-a
jaro. Chu la prefektujo ricevis
la nomon pro la rivero au la lasta akiris la nomon pro la antaua?
Enigmo!
La
rivero fluas jen galope jen kviete interligante multajn profundajn
basenojn kaj malprofundajn bordejojn. Ambauflanke de ghi sidas jen
kaj jen antikvaj vilaghoj plenaj de loka gusto de Anhui-provinco.
Fama poeto Li Bai de Tang-dinastio verkis poemon por laudi belan
pejzaghon de Xin'an-rivero post vizitado.
Estas
feliche, ke ghis nun la rivero ne estis poluita de industrio.
Ni
iru al la loko por ghui la poeziajn pejzaghojn
kaj jam tre malofte troveblan naturan belecon en la moderna civilizita
socio.
|
Ligna
boato transportanta infanojn al lernejo
|
|
|
La
rivero en nebula vualo
|
|
|