"Beleco
sub la chielo", tiel la monton Emei prezentis chinaj kleruloj
ekde antikva tempo. "La Regno Shu (221-263) abundas je femontoj,
sed neniu egalas la monton Emei," skribis la granda Tang-dinastia
poeto Li Bai (701-762).
La monto
Emei estas unu el la kvar montoj en Chinio rigardataj de budhanoj
kiel sanktaj. Ghi situas chirkau 155 kilometrojn sudokcidente de
Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco.
La monto
estas tapishita per azaleoj, antikvaj ginkoj, kolombo-arboj kaj
cedroj, kiuj estas specioj altvaloraj por botanika esplorado. Chie
kreskas medicinaj herboj, dum Emei ankau estas fama nomo inter chinaj
teoj.
La richaj
arbaroj estas ankau la hejmo de diversaj raraj bestoj kaj birdoj.
Loghas chi tie la seroo, kiu estas specio de kapro-antilopo, la
malgranda pando kaj la arghenta fazano. Simioj abundas. Ghi estas
azilo por papilioj, kiuj serchas la profundajn ombrojn. Identigon
de 280 specioj oni jam faris, inkluzive de la ekzota multkolora
fenikso-papilio kaj la velka-folia papilio, kiu tute similas al
seka, ovala folio. Trovighas tie ranoj, kiuj grimpas sur arbojn,
kaj iuj orkoloraj specioj, kies kvako estas vere orelplacha.
Komplemente
al la natura beleco de la monto Emei estas la turoj, temploj kaj
pavilonoj lokitaj sur la mont-deklivoj.
Grimpantoj
startas de la templo Baoguo, kiu konstruighis en la 16-a jarcento
kaj situas che la montpiedo de Emei. En la templa tereno estas bronza
turo 14-etagha kaj sep metrojn alta, gravurita kun chirkau 4 700
budhaj figuroj kaj la tuta teksto de la sutroj Huayan.
Malglata
vojo kondukas 63 kilometrojn supren de la templo Baoguo al la Ora
Pinto. Lau la vojo estas multaj historiaj relikvoj kaj vidindejoj.
Chirkau
kvaronon de la vojo supren estas la pavilono Qingyin meze de verdaj
krutajhoj. Ghi konstruighis en la 4-a jarcento. La riveretoj Nigra
Drako kaj Blanka Drako rapide fluas che la du flankoj, spanitaj
per du paralelaj pontoj kun arkajhoj. La malkvietaj akvoj de la
du "drakoj" kunighas malsupre de la pavilono kaj falegas
kontrau kolosa korforma roko kun tondra mugho, jhetante shaumon
en la aeron. La nebulo tiel formita aspektas kiel chielarko en la
sunlumo.
Mallargha
tabulo servas kiel piedvojo inter du altaj krutajhoj, dum malsupre
la kristale klara rivero Nigra Drako gluglas tra la mallargha valo.
Supre, krutajhoj vitokovritaj preskau kunighas, estigante, kion
oni nomas "Strio da Chielo".
Antauenirinte
ankorau dek kilometrojn, oni alvenas al Hongchunping, montvaleto
kun densaj arbaroj kaj bambuboskoj. Ghenerale pluvetas frumatene,
la aero estas refreshiga kaj la loko estas multe shatata ripozejo
for de somera varmego.
Kiam
oni grimpas lau la montvojetoj kaj trans riveretojn, oni sentas
sin meze de vindindejoj prezentitaj de chinstilaj pejzaghaj pentrajhoj.
La Femonta Templo havas raran planton, kies blankaj floroj kun du
maldikaj petaloj kvazau flugiloj de kolombo donas al ghi la nomon
"kolombo-arbo". Apud la Femonta Templo estas kaverno sufiche
granda por teni chirkau dek mil homojn. Se oni laute krias antau
la kaverno, la vocho ehhas de la interna profundo. Vespertoj kaj
krutajhaj hirundoj estas konstantaj loghantoj de la kaverno.
Post
ankorau 14-kilometra suprenirado oni alvenas al la Elefanta Ban-lageto.
Ghi estas tiel nomata pro legendo pri la budho Samantabhabro, kiu
supreniris al la Ora Pinto rajdante sur elefanto kaj haltis tie
por bani sian rajdbeston. Tie lunlumo, filtrighinte tra la densa
foliaro, jhetas puntosimilan lumdesegnon sur la spegule glatan lageton.
La montdeklivoj
chirkau la Elefanta Ban-lageto estas ofte vizitata de simioj. La
bestoj ofte farighas neatenditaj kunuloj dum promenado. Ili eble
etendas sian manplaton petante manghon, char almozuletoj ili jam
farighis. Se oni montras siajn malplenajn manojn, ili ghenerale
foriras, sed persistema simio eble kaptos lin je la vesto. Por garantii
protekton al ili, la registaro chiujare provizas ilin per mangho.
La
majesta vidajho sur la 3100 metrojn alta Ora Pinto, la supro de
la monto Emei, estas inda rekompenco por la grimpinto. De tie videblas
interkovrighintaj montsuproj proksime kaj malproksime, la riveroj
Minjiang, Qingyi kaj Dadu kiel jadaj zonoj serpentantaj tra la valoj
kaj alte starantaj neghkovritaj montoj, kies pintojn oni ne povas
distingi disde la chielo. Che matenigho oni kutime povas vidi la
matenan stelon, dum nuboj iom post iom amasighas kaj rughighas en
la oriento. Tiam subite fajre brilaj nuboj disighas kaj la suno
elsaltas por komenci la tagon. La montoj tuj banighas en sunlumo
kaj karmezinaj nuboj plenigas la chielon. En la posttagmezo la sunradioj
penetras la nubojn por formi lumcirklon violan, indigan, bluan,
verdan, flavan, oranghkoloran kaj rughan. Sur la montsupro oni sentas
sin kvazau parton de la cirklo, kiu movighas kune kun la propra
ombro. Chi tio estas la konata "tre shatata lumo de Emei"
au "aureolo de la Budho", kiu estas sunlumo deviigita
de la nebuleto. Tiu "tre shatata lumo" estas la plej grandioza
mirindajho kaj chefa babiltemo de la monto Emei.
Grimpantoj
ghenerale malsupreniras lau la alia flanko de la monto kaj haltas
por viziti la Dekmil-jaran Templon, ankorau kulturan relikvon konservitan
sur la monto. Chi tie trovighas la sentraba Samantabhadra Halo,
konstruita el brikoj en la 16-a jarcento. Ghia tegmento estas volba
kaj la muroj kvadrataj. La tegmentrandoj, linteloj kaj plafono estas
dekoritaj per elegantaj koloraj desegnoj. Interne de la halo estas
grandega bronza statuo de Samantabhadro rajdanta sur blanka elefanto.
Muldita en 980 en Song-dinastio, ghi estas nau metrojn alta kaj
pezas 62 tunojn - bonega ekzemplo de la rafinita tekniko de metiistoj
en la antikva Chinio.
|