Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


Lushan-monto

    Bela kaj majesta, la monto Lushan staras alte che Poyang-lago en Jiangxi-provinco kun Yangzi-rivero fluanta apude al la nordo. La montpintoj levighas 1400 metrojn super la marnivelo, chiam vualitaj en nebuleto. Tial la monto Lushan ofte kashighas en nuboj kaj nebulo.

    Che la bazo de aro da montpintoj, kiuj kovras areon de 250 kvadrataj kilometroj, estas la urbo Jiujiang. De tie la autobuso lauveturas zigzagan montan shoseon, grimpante al Guling, "urbo en nuboj". Che altitudo de 1100 metroj, la temperaturo estas ghenerale 10¡ãC, pli malalta ol en la valo malsupre. Ech en la varmega julio la meza temperaturo estas 22.6¡ãC, tre agrabla. Guling estas ideala loko por somerumado kun hoteloj kaj restoracioj, butikoj kaj teatroj por servi vizitantojn al la monto Lushan. En Guling finighas la shoseo.

    Kelkfoje, promenante tra la stratoj de tiu chi ghardena urbo, oni vidas la chielon subite mallumighi, dum nuboj envolvas la stratojn kaj domojn. Mallonge poste, sunbrilo reaperas kaj la nuboj forighas. La chicheronoj klarigas, ke la monto Lushan estas en nebuleto ses monatojn en la jaro. La amaso de akvovaporo levighanta el Yangzi-rivero kaj Poyang-lago kunighas kun la pli malvarma monta aero kaj densighas en nubojn kaj nebuletojn.

    "La Florpado", tiel nomata pro la multo da floroj laulonge de la vojo, kondukas al eleganta ombrelforma pavilono kun vermiljonaj kolonoj. En la pavilono estas shtonplato kun surskribo "La Florpado" laudire de la fama poeto de Tang-dinastio Bai Juyi. Oni kredas, ke Bai skribis ne fore de la pavilono sian vaste legatan poemon pri sia admiro de la persikfloroj sur la monto. Antau pli ol mil jaroj Bai estis shtatoficisto en Jiujiang. Iutage en malfrua printempo li supreniris la monton Lushan kaj estis tute mirigita de la tieaj pompe florantaj persikfloroj, dum tiuj che la montpiedo jam velkis. Tute ravite, li skribis la poemon "La Florpado".

    Chi tie estas parko kun forcejo, kie kultivighas pli ol cent specioj da floroj. Inter la plej eksterordinaraj specioj estas "Bonodoro per Tusho", floro kiu ne eligas aromon. Sed tushinte ghiajn foliojn, oni trovas la manojn parfumitaj. La "Jukarbo" estas alia botanika kuriozajho. Ghi tremetas, kiam oni tiklas la shelon per delikataj ektushoj.

    Ne fore de Guling, sur krutajho 1050 metrojn super la marnivelo, estas Kaverno de Senmortulo, kie, lau legendo, L¨¹ Dongbin sin kulturis kaj farighis unu el la Ok Senmortuloj, kiuj pavis sian bravecon kaj kapablon de transigho de la maro. Trapasinte rondan shtonpordegon proksime al la kaverno kaj malsuprenirinte shtonshtuparon, la vizitanto venas al roko en formo de bufo. Apude staras sola pino, respektinda pro sia profunda agho. Vojeto laulonge de la krutajho kondukas al kaverno, kiu estas dudek metrojn alta, ok metrojn largha kaj sep metrojn profunda. La supro de la kaverno estas konusforma kaj parto de la roko similas manon. Tio chi estas "Mano de Budho". Interne de Kaverno de Senmortulo la aero farighas pli malvarmeta, kaj proksime al ghia plej malsupra punkto audighas la sono de akvo gutanta el fendetoj de la kavernmuro. La akvo formas lageton, kiun oni nomas "Unuguto-fonto". Dum dek jarcentoj la akvo gutadis en la lageton, sed chi tiu neniam superbordighis. Ech nun same gutadas la akvo. Se oni plenigas tason ghis la rando per tiu chi kristale klara akvo, ghi ne elfluas. Monero metita sur la surfaco flosas. Vizitantoj antau jarcentoj emociighinte surskribis versojn sur la kavernmuroj:

El rokoj chiam fluas klara fonto,
Tra l' jaroj akvo gutas en la monto.

    Nuba teo infuzita per tiu chi fontakvo gustas refreshige. Sidante apud Kaverno de Senmortulo en la ombro de granda arbo, trinketante chi tiun eliksiron de la monto Lushan, vi certe ravighas pro la stranga roko, la shvebanta nubaro kaj la chiamverdaj arboj, inkluzive de multaj sekvojoj, en chi tiu idilia montripozejo.

    La fruaj ellitighintoj sentas sin bone rekompencitaj de sunlevigho che Hanpo-pasejo, kiu, situanta inter du pintoj mezvoje de montegho en la sudorienta parto de la monto Lushan, superrigardas Poyang-lagon. Al la nordoriento staras Montpintoj de Kvin Maljunuloj. Kiel la nomo aludas, la montpintoj similas al kvin maljunuloj sidantaj shultre-che-shultre. Chu ankau ili atendas la levighon de la suno? Kiam la nebuleto disighas, Poyang-lago aperas en la frumatena lumo kiel spegulo. Iom post iom la suno plue forigas la nebuleton kaj jhetas rughan brulon sur la blankajn nubojn supre kaj la lagon malsupre. La rivero, la kampoj kaj vilaghoj kaj Montpintoj de Kvin Maljunuloj banighas en brila matenlumo.

    Fine, vi malsupreniras de la monto por spekti la multajn spektaklajn akvofalojn de la monto Lushan. Yuyuan mughas tondre; kaj Yulian dancas, kiam la akvo falas kiel blankaj perloj. Unu akvofalo kaskadas tra tri gigantaj etapoj. Survoje al la montpinto Xiufeng en la sudorienta parto de la monto Lushan, vi venas al Akvofalo Chevalvosto. Antau vi levighas aro da montpintoj, inter kiuj estas ghemelaj pintoj sinpushantaj al la chielo kiel paro da glavoj, kaj "incensujo", kun nuboj kirlighantaj chirkaue kiel fumo. La akvo fluanta de supre fendighas de la pintoj en du akvofalojn: la Granda Chevalvosto kaj la Malgranda Chevalvosto. De fore la akvo falante kelkcent metrojn havas aspekton de blindiga blanka silko pendanta de la krutajho.