Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


Yuyuan-ghardeno

    Che strato Anren de Shanhajo estas antikva ghardeno de Ming-dinastio (1368-1644). Ghi estis privata ghardeno konstruita de prefekto Pan Yunduan de Sichuan-provinco por donaci al la gepatroj.

    Oni laudas, ke la ghardeno estas la plej bela en la sudoriento de Chinio. Kaj nun ghi estas historia restajho protektata de la shtato.

    Enirante en la pordon, oni unue vidas halon Sansui. Super ghia pordo estas tabulo kun skribajho "Monta Arbaro en Urbo", kiu figure priskribas la kvietan etoson de la ghardeno. Sed ekster la ghardeno estas movoplenaj komercaj stratoj chiutage vizitataj de sennombraj turistoj en- kaj eksterlandaj.

    Post la halo estas baseno kaj rokajho en alto de 12 metroj. Sur la supro de la chirkaumuroj ornamas 5 drakoj kaj 2 el ili rigardas unu la alian, penante kapti gigantan globon inter ili.

    La interna korto de la ghardeno estis konstruita en Qing-dinastio (1644-1911) kaj okupas nur seponon da hektaro. Kvankam malgranda, ghi entenas rokajhon, basenon, halon, kioskon, palafiton kaj teatrejon. Antau la halo Yuhuatang staras kurioza shtono kun karesnomo "Delikata jadajho". Ghi altas 3.3 metrojn kaj surhavas 72 truojn. Se oni bruligas incenson malsupre de la shtono, fumo shvebas el chiuj truoj. Se oni vershas akvon sur la shtonon, la akvo elfluas el chiuj truoj. Oni diris, ke ghi estis kuriozajho antau 1000 jaroj.