Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


Yungang-grotaro

    Kun la disvastigho de budhismo en Chinio en la dua jarcento, la arto de grotofarado rapide progresis en tiu lando post la kvara jarcento. Grotoj estis entranchitaj en krutajhoj en multaj lokoj, precipe en la nordo. La plej famkonataj el ili estas la Grotaroj Dunhuang en Gansu-provinco, Yungang en Shanxi-provinco kaj Longmen en Henan-provinco. Tiuj estas tri chefaj arttrezoroj.

    La Grotaro Yungang situas 16 kilometrojn okcidente de la urbo Datong. Entranchitaj en krutajhoj en formo de mielchelaro, ili etendighas tutan kilometron de oriento al okcidento. La grotoj konstruighis antau proksimume 1500 jaroj, en la Norda Wei-dinastio. Imperiestro Wencheng, sekvanto de budhismo, akceptis proponon de la eminenta bonzo Tan Yao kaj entreprenis la prilaboradon de la grotoj kaj budhismaj statuoj. La projekto komencighis chirkau 460 p.K. En la dauro de 40 jaroj mil grotoj kaj proksimume cent mil budhismaj statuoj kompletighis kune kun granda nombro da nichoj kaj pompaj dekoracioj.

    Hodiau restas 51 mil statuoj, la plej granda 17 metrojn alta kaj la plej malgranda du centimetrojn alta. Chu mamutaj, chu etaj, chiuj skulptighis kun la plej granda precizeco.

    Krom la budhismaj statuoj estas ankau multaj nichoj en la muroj de la shtonchambroj ornamitaj per skulptajhoj de flugantaj feinoj, budhismaj epizodoj, konstruajhoj, floroj kaj aliaj desegnoj. Chio chi helpas al studado de la arkitekturo, skulpturo, kostumoj kaj muzikiloj de antikva Chinio.

    El la ekzistantaj 53 grotoj, 21 estas spacplenaj kaj dividighas en tri distingajn grupojn: la orientan, mezan kaj okcidentan. La orienta grupo (Grotoj 1-4) entenas chefe kolonojn kaj budhismajn statuojn; la meza grupo (Grotoj 5-13) kaj la okcidenta grupo (Grotoj 14-21) estas la plej grandiozaj. Vizitantoj ghenerale komencas sian rondiron per la meza grupo. Enirinte la unuan kavernon, ili venas vizaghon kontrau vizagho al 17 metrojn alta Budho skulptita el solida roko. La statuo estas en digna sida pozo. La esprimo sur ghia vizagho ofte ekmirigas la spektantojn, kiuj povas tion vidi nur kiam ili finfine atingis la kvaran etaghon de la kaverna irvojo, char ghia kapo preskau tushas la plafonon. La orelo mezuras 3.1 metrojn, la piedo 4.6 metrojn kaj la mezfingro 2.3 metrojn. La muroj kaj plafono estas plenaj de skulptitaj nichoj kun graciaj figuretoj de budhoj kaj flugantaj feinoj.

    La sesa groto, nomata ankau la Groto de Shakjamunio, estas la plej spektakla. En ghi superregas giganta kvadrata kolono chirkau 15 metrojn alta. La muroj de la groto estas kovritaj de skulptajhoj de bodisatvoj, budhoj, flugantaj feinoj ktp. Aparte allogaj estas la dudekkelkaj reliefgravurajhoj sur la kvar flankoj de la kolono, prezentantaj scenojn el la vivo de Shakjamunio, de lia naskigho ghis lia atingo de nirvano. Unu impona skulptajho portretas Shakjamunion adiauantan sian amatan chevalon antau foriro de la hejmo. La atmosferon de la 12-a groto vigligas skulptajhoj de dancantaj feinoj sur la plafono kaj muroj. El chi tiuj la plej sorcha estas eble grupo gravurita sur la norda muro. Iuj feinoj ludas fluton, aliaj frapas tamburon. Plie, iuj ludas bivon, kvar-kordan liuton. La kondukisto de chi tiu orkestro portretighas sur la kontraua muro. Chiu figuro aspektas viveca kaj vigla. Chies atento koncentrighas sur la muziko. Tiuj skulptajhoj vershas abundan lumon sur antikvajn chinajn muzikilojn kaj ties uzadon.

    El la okcidenta grupo de kavernoj Grotoj 16-20 estas la plej fruaj de la restantaj grotoj. Forme ili estas ovalaj kaj chiu enhavas statuon de Budho kun alteco de 13-16 metroj. La plej spektakla el tiuj kvin estas Groto n-ro 18. Meze estas alta statuo de Budho kun ronda kolonforma korpo. La supra parto estas kovrita de shtonrobo, sur kiu la skulptisto gravuris mil malgrandajn budhajn figurojn. Ravaj estas la diversaj pozoj kaj vizaghaj esprimoj de tiuj chi etaj skulptajhoj.

    Gravurita sur la orienta muro de la groto estas ridanta diino kun botelo en la mano. Shi iomete klinighas antauen, kvazau shi pretus forlasi la muron kaj flugi malsupren por dividi kun la mortemuloj sube la enhavon de sia botelo.

    Dum la forpaso de centoj da jaroj la naturo kaj la homo jam kauzis multajn difektojn al la Grotaro Yungang. Almenau 1 400 budhismaj statuoj estis shtelitaj kaj eksterlanden transportitaj de rabantoj. El tiuj, kiuj restas, nemalmultaj estas sen kapo kaj membroj. De post la Liberigho la Popola Registaro faris multe por renovigi kaj protekti tiun chi art-relikvon. Fendighintaj kavernoj kaj statuoj ricevis riparojn kaj plifortigadon: oni prove aplikas kemiajhojn kiel rimedon kontrau patino. La Grotaro Yungang nun farighis grandiozajho kaj vidindajho tre shatata en Shanxi-provinco.