Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


La Monto Huangshan

    La monto Huangshan en Anhui-provinco de orienta Chinio estas unu el la plej fame konataj vidindejoj en Chinio, renoma pro posedo de chiuj mirindajhoj de monta pejzagho: spektaklaj rokaj montpintoj, strangaformaj pinoj, kristale klaraj fontoj kaj maro de nuboj. Li Bai, la china oka-jarcenta romantika poeto, komparis Huangshan kun la ora hibisko.

    Vojagho tra Huangshan ghenerale bezonas plurajn tagojn. La unua halto eble estas che la Hotelo Huangshan, tradicia palacstila konstruajho sur deklivo de la apika Purpurnuba Monto en pozicio favora al rigardado al la tuta chirkauajho. Kontrau la hotelo estas la arbarkovrita Persikflora Monto, che kies piedo estas pavilono por rigardi akvofalon. La Persikflora Rivereto fluas antau la hotelo. Kiam estas la persikflora sezono, la aero plenighas de bonodoro kaj persikfloraj petaloj forflosas kune kun la fluo de la rivereto. Iom supre, la Persikflora Rivereto kunighas kun la Cinabra Rivereto, kie, lau legendo, antau miloj da jaroj china farmakologo Fu Qiugong preparis drogherbojn che la piedo de la Cinabra Monto. La imperiestro Huangdi, amiko de Fu, helpis lin en la laboro, sekve la monto ricevis la nomon Huangshan. Rompajhojn de pistujoj por preparado de medikamento oni ankorau povas retrovi el la Cinabra Rivereto.

    Hotelo Huangshan ofertas varmfontan banon, kiu estas havebla en lageto apud la Persikflora rivereto. La fontakvo je 42¡ãC elighas el fendetoj kaj senshanghe fluas po 48 tunoj hore en chia vetero. Chi tiu akvo de la Cinabra Fonto estas same tauga kiel trinkakvo kaj banakvo. Ghi entenas malgrandan kvanton da silikono, magnezio, kalio kaj natriaj oksidoj, kio donas al la akvo kuracajn ecojn por trakti reumatismon, hautmalsanojn kaj perturbojn de la digesta kaj nerva sistemoj.

    Ech pli fascinaj estas la montpintoj de Huangshan. Oni diras: "Sen atingi la Jadekranan Pavilonon, panorama vido de la monto ne eblas; sen grimpi sur Pinton Tiandu (Chiela Chefurbo), vana estas via vojagho."

    La vojo supren donas multajn penvalorajn vidindajhojn. Rigardante norden de monahhejo duonvoje, oni vidas sur la supro de Pinto Tiandu rokon, kiu similas gigantan kokon kriantan kun etenditaj flugiloj. Suprenirante lau shtonshtupoj inter du krutajhoj, oni vidas "Strion da Chielo" superkape.

    Apartan mencion meritas du pinoj antau la Jadekrana Pavilono: la Gasto-salutanta Pino kaj Adiaua Pino. La antaua kreskas el fendo en roko kun etenditaj branchoj kvazau brakoj signantaj bonvenon al monto-grimpantoj. Ghi estis la modelo por la grandega pentrajho "Gast-salutanta Pino" en la Popola Halo en Pekino, antau kiu estas faritaj multaj fotoj de chinaj gvidantoj kune kun eksterlandaj gastoj. Forirantojn adiauas la Adiaua Pino, kies branchoj etendighas lau tiaokaza china tradicia maniero.

    Ju pli apikaj la krutajhoj de Huangshan, des pli eksterordinaraj la formoj de la pinoj kreskantaj el la rokfendoj. Kelkaj kreskas vertikale, sed multaj horizontale kun la supro malsupren au en strangaj formoj.

    La Jadekrana Pavilono, 1680 metrojn super la marnivelo, estas konata kiel la "Jada Ekrano de la Chielo". Ghi ofertas bonegan vidon al la tuta monto. Se oni havas la okazon resti tie post pluvo, oni spertas unikan spektaklon: amasoj da blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj, fantaziaj rokgrupoj kaj verdaj pinoj estas envolvitaj en nebuleto tiel ke oni vidas nur iliajn suprojn.

    La montpinto Tiandu, kun alteco de 1810 metroj, estas rava. Antau 70 jaroj iu vizitanto ne sukcesis atingi la pinton, kaj ghemante li skribis la jenon:

"Se nur mi sur gruo povus iun tagon flugi
Por la nubomaron super Pinto Tiandu vidi."

    En malnovaj tagoj la grimpado estis danghera, sed hodiau tio similas nepenigan iradon kun shtonshtupoj metitaj au hakitaj lau la montvojo kaj ferchenoj ambauflanke. De fore la tri-kilometra, mallargha vojeto havas aspekton de shtupetaro pendanta de apikaj krutajhoj, kaj grimpantoj sur la shtupetaro aspektas kiel diverskolora movighanta rubando meze de nebulo kaj nuboj. La vojeto pli kaj pli mallarghighas proksime al la pinto, tiel ke sur la fina parto oni devas grimpi anservice. Oni ja bezonas kuraghon rigardi malsupren al la profundaj abismoj. Proksime al la supro kushas rokkresto chirkau cent metrojn longa sen ech unu arbo au herbo sur la surfaco. Oni diris, ke ghi aspektas kiel fisho kun sia dorso super la akvo; tial ghi nomighis "La Karpa Spino". Pli supre estas la pinto mem. Tie gravuritaj sur la roko estas kvar chinaj vortoj, kiuj deklaras ghin "La Plej Alta Punkto de la Montpinto".

    Tio tamen ne estas la plej alta punkto de la monto Huangshan. Tiun reputacion ghuas la Lotusflora Montpinto 1860 metrojn super la marnivelo. Ghia kresto memorigas pri lotusfloro disvolvighinta. Apude estas boatforma roko dece nomata "La Boato por Kolektado de Lotussemoj". Alia roko similas pavon kaj havas la nomon "La Pavo Ludanta inter Lotusoj".