La
monto Laoshan situas proksimume tridek kilometrojn oriente de la
marborda urbo Qingdao en Shandong-provinco, orienta Chinio. Kvankam
nur 1 200 metrojn alta, ghi alte staras sur la marbordo inter unikaj
chirkauajhoj ne troveblaj apud la famkonataj montoj Taishan kaj
Huangshan. Fakte, de antikva tempo jam estas la diro, ke la monto
Laoshan superas multaspekte la belecon de la monto Taishan, sed
pro la malfacila trafiko ghin vizitis malmultaj. La monton Laoshan
oni iam opiniis la hejmo de senmortuloj.
Veturinte
laulonge de autoshoseo, kiu serpentadas supren kaj malsupren, oni
atingas antaumontojn: la vasta blua maro unuflanke kaj aro da montpintoj
aliflanke. Zonitaj per blankaj nuboj, tiuj chi rokaj altpintoj shajne
pikas la chielon.
Sola
roko, kiu staras en la maro kaj similas al maljunulo, estas nomata
Maljuna Shtonhomo. Cirkulas popola rakonto: Maljuna fishisto, droninte
en pezaj shuldoj al loka despoto, ekvagis kune kun siaj gefiloj
post la morto de sia edzino. Fine li faris hejmon apud la monto
Laoshan. Sed ech tie pacon li ne trovis. Estro de najbara fishvendejo
avidis lian junan kaj belan filinon. Iun tagon, kiam li kaj la filo
laboris for de la hejmo, piratbando en jhonko alvenis kaj forrabis
la filinon. Alarmite per shirkrioj de la filino, la maljunulo rapidis
hejmen, sed estis tro malfrue. Li kuregis al la marbordo,
sed vidis la jhonkon ekvelanta. Malesperighinte, la maljuna patro
plonghis en la maron. Subite shanghighis la vetero. Kolosa ondo
levighis kaj englutis la jhonkon kaj chiujn en ghi. La konsternita
maljunulo ekstaris frostighinte. Kiam la filo revenis kaj vidis
sian patron staranta tie en la maro, li remis al li, kriegante.
Nenia respondo. Alproksimighinte, li vidis, ke tio ne estas la patro
sed granda roko. La filo iris hejmen, sed neniun trovis. La fajro
en la kuirforno jam de longe chesis bruli. Fine la filo edzighis
kaj mem havis gefilojn kaj iom post iom aperis tie vilagho, la Vilagho
de Maljuna Shtonhomo.
La
deklivoj de la monto Laoshan estas kovritaj per densaj arbaroj kaj
bambuaroj kun sporadaj izolitaj konstruajhoj. La plej vidinda estas
Taiqinggong, la plej granda templo sur Laoshan.
La
templo estis origine konstruita en la 10-a jarcento kaj poste rekonstruita
en la fino de la 16-a jarcento. Kun la monto malantaue kaj la maro
etendighanta antaue ghis la horizonto, la templo konsistas el pli
ol cent malgrandaj konstruajhoj. Ili bone aranghitaj kaj la arkitekturo
estas majesta. Antau la chefa halo de la templo staras du azaleoj,
unu kun flame rughaj floroj kaj la alia kun raraj neghblankaj floroj.
Pluraj antikvaj arboj pompe kreskas chi tie, inkluzive de altaj
cipresoj, ginkoj kaj ulmo. La ulmo estis plantita antau pli ol mil
jaroj en Tang-dinastio (618-907). Ghia trunko mezuras kvar metrojn
en la diametro kaj klinighas kaj tordighas kiel drako. Unu el la
plej bonaj fontoj de la monto Laoshan sin trovas chi tie. Ghia akvo
estas klara kaj dolcha. Ech en la plej severa sekeco oni neniam
trovis ghin senakva.
Ne
fore de la templo estas masiva roko, sur kiu gravurighis la vortoj
"Mirinda vidajho". En mallonga distanco estas alia roko
kun tauga surskribo: "La maro unuighas kun la chielo".
En la rughbrilo dum sunsubiro la maro movbrilas kun ora lumo kunfandighanta
kun la chielo.
Alia
mirindajho de la naturo sur la monto Laoshan estas la Nau Akvokurbighoj.
Chi tiuj kurbighoj formas la supran parton de la rivero Baisha kaj
situas profunde inter la montoj. La rivero, torentante al la maro,
gravuradas kaj transformas la rokojn laulonge de sia fluejo en la
plej strangajn formojn. Unu roko aspektas tute simile al monahho
en ordenvesto sidanta kaj rigardanta la vidajhon antau si. Alia
roko, en malproksimo, havas aspekton de kamelo, sed rigardate proksime,
ghia angulforme elstaranta krutajho aspektas kiel aglobeko.
Por
rigardi la Nau Akvokurbighojn oni devas piediri lau montvojetoj.
La akvo, kiu kaskadas malsupren lau la apikaj krutajhoj, memorigas
pri pejzaghoj de la plej bonaj chinstilaj pentrajhoj.
Suprenirinte
plurajn shtonshtupojn, oni atingas la lageton Jingtian che la piedo
de krutajho. La linioj, kiujn la naturo gravuris sur la krutajho
alte staranta super la lageto desegnas la flugilojn de la mita fenikso,
de kio venas la nomo Krutajho de la Fluganta Fenikso. Antauenighinte
plu, oni alvenas al kristala lageto malsupre de trietapa akvofalo
pendanta super egho de krutegajho kaj mughanta kiel envenanta martajdo.
Oni ne povas rezisti la allogon de malvarmeta akvo en la lageto.
Gustumi oni devas, char ghi estas dolcha, refreshiga minerala akvo
de la monto Laoshan.
La
minerala akvo de Laoshan entenas karbonatojn kaj nutrajn mineralojn
inkluzive de kalio, natrio, kalcio kaj magnezio. Kuracistoj preskribas
ghin kiel helpilon por digesto kaj la metabolismo, reguligo de la
endokrinaj glandoj kaj dilato de la ekstremaj sangangioj. Ghi havas
terapiajn efikojn al diabeto, trograsigho, hipertensio, reumatismo
kaj gastro-intestaj perturboj. Krome, ghi malhelpas dentokarion
kaj protektas la hauton. La akvo oni uzas por fari bieron kaj blankan
vinbervinon, kiuj estas renomaj produktoj de la urbo Qingdao.
Plue
al la nordokcidento estas la bordoj de la rivero Baisha. Laulonge
de la vojo kondukanta al la rivero, la montetdeklivoj estas kovritaj
de fruktoarboj. Se oni alvenas al tiuj fruktoghardenoj en somero
kaj augusto, oni trovos la vinberujojn kaj arbojn sharghitaj de
vinberoj, piroj kaj pomoj. Medicinaj herboj, bambuoj kaj tearbedoj,
kiuj iam antaue kreskis nur en la sudo de Chinio, nun prosperas
chi tie. Tiel Laoshan, antaue renoma nur pro sia natura beleco,
gajnas novan reputacion pro la abundo de siaj produktoj.
|