Vento
Vento
de Dali estas alinomata Xiaguan-vento. Xiaguan estas urbeto
frekventata de stranga vento. Tie ventegas pli ol 35 tagojn
en jaro, kaj la meznombra rapideco de vento estas 4.2 metroj
sekunde kaj la plej granda forteco de la vento atingas 10
gradojn. Xiaguan-vento formighas pro la aparta topografio
de la loko. Xiaguan situas en la pasejo inter du montoj. Pro
la baro de kontinuo da montoj etendighanta cent kilometrojn
kaj la shtopigho de la senbara valo, formighas ventoj malsamaj
en diversaj sezonoj.
En
la valo kun mallargha enirejo vento spronas, turnighas kaj
kreas strangan naturan fenomenon. Ekzemple, se homo iras kontrau
vento, lia chapo falas ne lau vento, sed kontrau vento.
En
Xiaguan cirkulas popolrakonto: Antau longe blanka vulpo transformighis
en belulinon, venis en la homan mondon kaj enamighis al junulo.
Iun tagon instruisto de la junulo rimarkis ilian aferon kaj
batfaligis la junulon en Erhai-lagon per inkfrotujo. Por savi
sian amaton, la vulpino iris peti helpon de Avalokiteshvaro.
La budho donis al shi 6 botelojn da vento kaj atentigis, ke
shi ne parolu nek kriu sur revenvojo. Sed la vulpino falis
pro hasto kaj ekkriis. Pro tio vento eliris el 5 boteloj kaj
de tiam Xiaguan estas frekventata de ventego.
Floro
Milda
kaj humida klimato de Dali favoras kreskadon de floroj kaj
arboj. Baj-nacianoj de Dali tre shatas kulturi florojn. Floro
de Dalio estas alinomata Shangguan-floro, char en la urbeto
Shangguan kreskas kurioza Bido-floro granda kiel lotuso kun
12 petaloj. Ghia aromo disportighas 5 kilometrojn malproksime
kaj ghiajn semojn oni prenas kiel bidojn. Estas popolrakonto
pri Bido-floro: Maljuna feo donacis bidon al virino en malfacila
akusho bidon, ke shi enbushigu ghin. Sed pro malatento la
bido falis teren kaj tuj elkreskis kurioza arbo kun belaj
floroj. Multaj mandarenoj avidis je la arbo kaj ofte venis
gheni la popolanojn. Ili ne povis elteni la ghenadon de la
mandarenoj kaj kontrauvole hakrompis la arbon. Sed che la
bazo de la arbo tuj elkreskis multaj branchoj kaj donis pli
kaj pli abundajn florojn. Poste Dali farighis sinonimo de
kuriozaj floroj. Fakte la abundeco de specoj de floroj de
Dali estas rimarkinda en la mondo kaj sole kamelio havas pli
ol 40 specojn. En Dali chiu domo estas preterfluata de akvo
kaj en chiu korto kreskas floroj.
Negho
En
Dali estas Cangshan-monto. Ghiaj 19 pintoj chiuj altas pli
ol 3500 metrojn super la marnivelo kaj la plej alta estas
4000-metra. La montosuproj kovritaj de negho rebrilas en la
suno. La negho de Cangshan-monto dumlonge ghuas renomon. Popolrakonto
diras, ke foje epidemio fatalis en la loko. Gefratoj forpelis
la epidemion al la montosupro kaj prishutis ghin per amaso
da negho kaj tiu mortis de frosto. Por ke la epidemio ne revivighu,
la fratino farighis neghodio sur la negha pinto por subpremi
la epidemion. La pejzagho de Dali shuldas sian belecon al
la negho de Cangshan-monto.
Luno
Dank'
al la aparta geografia situo, la luno spegulighas en Erhai-lago
kaj donas dekojn da metroj da blanka lumo, kaj Baj-nacianoj
nomas ghin "ora luno". Popolrakonto diras, ke princino
en la Luna Palaco enviis la vivon de la homa mondo, venis
al la lago kaj edzinighis al juna fishisto Ahei. Por ke la
fishistoj kaptu pli multe da fishoj, shi metis sian magian
spegulon en la lagon kaj tiu klare vidigis fishojn. La fishistoj
kaptis multe da fishoj kaj ghuis felichan vivon. La spegulo
farighis ora luno en la lago. Kaj ankau la luno che Erhai-lago
farighis unu el la famaj vidindajhoj de Dali.
|