Inter
la konstruaj verkoj de Dong-nacio estas tri distingighaj -- ponto
shirmanta kontrau pluvo, tambura turo kaj vilagha pordo. En Zhijiang-gubernio
de Hunan-provinco, Chinio, dense loghata de dongoj trovighas pli
ol 150 pontoj shirmantaj kontrau pluvo, el kiuj Longjin-ponto super
Wushui-rivero estas la plej granda en la mondo. Chiujare ghi altiras
al si nekalkuleblajn turistojn.
Longjin-ponto
estis ekkonstruita en 1591. Kvankam kelkfoje difektita kaj riparita,
ghi chiam estas grava trapasejo inter Hunan- kaj Guizhou-provincoj
kaj trovighas en movoplena komerca kaj turisma loko. En 1999, por
disvolvo de komerco kaj turismo, la loka registaro per granda fonduso
riparis la ponton.
La riparita
ponto kun longeco de 246.7 m, largheco de 12.2 m, 94 butiketoj kaj
7 kioskoj 18-metre altaj estas grandioza kaj bela. Ghi aspektas
kiel longa drako super Wushui-rivero. Ghi estis farita el ligno,
kun blue glazuritaj tegoloj, 6 flavaj drakoduoj, ornamo en formo
de bestkapo kaj blankaj tegmentrandoj kaj firsto. Ghi havas ne nur
la stilon de moderna ghardeno, sed ankau la charpentan arton de
Dong-nacio.
La dispozicio
estas simpla kaj racia. Estas admirinde, ke harmonie kunighis la
arkitekturo de Dong-nacio kaj moderna ghardenistiko.
|