En
la china urbo Xi'an estas Daqin-templo. Tie staras impona turo,
kiu klinighis for de la vertikala akso je 2.7 metroj, tamen ne falis,
postvivinte 500 jarojn post la klinigho. Oni nomas ghin orienta
klinita turo.
La
turo rigardas norden kaj konstruighis lau montodeklivo. La turo
kaj monto unuighis en harmonia tuto. La 7-etagha, 8-randa pagodoforma
turo altas 40.9 metrojn kun diametro de 10.86 metroj. Ghi estas
originala inter la antikvaj turoj en Chinio pro siaj apartaj arkitekturaj
trajtoj.
La
turo, konstruita meze de la 8-a jc., postvivis 3 plagajn tertremojn.
En 1536 la centro de la 8.7-grada tertremo okazis tute proksime
de la templo. Tiam la turo klinighis, tamen ne falis.
La
shtato asignis apartan monsumon por protekti tiun chi faman turon,
kiu estas atesto de la mondfama Silka Vojo en la kultura intershangho
inter la Okcidento kaj Oriento kaj havas gravan signifon historian
kaj arkitekturan.
|