Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 


Jiuzhaigou, fabela mondo

de ZHANG QINGZHEN

    Profunde en Minshan-montaro de Sichuan-provinco estas pitoreskejo Jiuzhaigou. Tie estas vaste etendighanta montaro, densa arbaro, kolorrichaj lagoj kaj potencaj akvofaloj, kaj vivas diversaj raraj bestoj kaj birdoj. Tie chiuj vizitantoj sentas sin kvazau en fabela mondo.

    108 "smeraldaj maroj"

    En la pitoreskejo de 600 kvadrataj kilometroj estas 9 tibet-naciaj vilaghoj, tial oni nomas la lokon Jiuzhaigou (en la china lingvo jiu signifas 9, zhai -- vilaghon kaj gou - valon, nome valon de 9 vilaghoj). 52% de la areo de la loko estas kovritaj de densa primitiva arbaro. En la arbaro kreskas sagobambuo kaj diversaj kuriozaj vegetaloj. Krome tie vivas ankau mondfamaj bestoj, ekzemple pando, orhara simio kaj blanklipa cervo.

    La naturo mirakle kreis en tri Y-formaj valoj en totala longo de 50 kilometroj 108 basenojn interligitajn de akvofaloj kaj fluoj. Dank' al tio chie en la valoj oni povas vidi belegan pejzaghon.

    La pejzagho de Jiuzhaigou mirigas per tio, ke tie estas 108 basenoj nomataj "smeraldaj maroj" (lokanoj nomas lagon maro). Pri tio estas mito. Antau tre longa tempo amato de diino Wonuo donacis al shi trezoran spegulon. En shia ghojego la spegulo falis kaj rompighis en 108 pecetojn. La pecetoj farighis diverskoloraj lagetoj, kiujn oni nomas "smeraldaj maroj". Fakte tiuj lagetoj formighis pro sedimentigho de kalcia karbonato.

    En prahistorio la terglobo trovighis en glacia epoko kaj kalcia karbonato en akvo ne povis koagulighi kaj forfluis kun akvo. Antau chirkau 12 mil jaroj varmighis la klimato de la terglobo kaj viglighis kalcia karbonato en akvo kaj krochighis al ajna renkontata objekto. Iom post iom dikighis la sedimentigha tavolo kaj formis la nunajn lagetojn apartigitajn per blankaj kalciaj barajhoj.

    Kvinkolora baseno

    En Chinio multaj homoj scias de mito, ke en la ghardeno de la Chiela Patrino estas kvinkolora baseno, sed neniu el ili vidis. Tamen oni povas vidi koloran legeton en Jiuzhaigou: La Kvinkolora Baseno en la fundo de la valo. Tra la interspacoj de arbaro oni povas vidi akvojn lazuran, verdetan, flavan, grizan kaj bluan en la baseno. Kiam monta vento blovas sur ilin, la lago rebrilas en multaj koloroj. Oni kredas, ke la lago estis kolorigita de rujho de feinoj. Sed fakte la koloroj rilatas akvajn vegetalojn.

    Kompare kun tiu, la Kvinflora Maro estas tre grandioza. Kiam oni rigardas malsupren, oni vidas kalabasforman basenon chirkauitan de montoj en tri flankoj. Ghi senchese ellasas akvon de multaj koloroj. Mirinde estas, ke sur la fundo de la baseno estas desegno de gambo de cervo en longo de 10 metroj. La gambo estas blukolora kaj meze estas nigre verda kaveto en formo de umefloro. Oni diris, ke de montodio pelata cervo perdis la gambon en la basenon.

    Kurioza akvofalo

    Akvofaloj de Jiuzhaigou havas multajn karakterizajhojn. Ni ekzemplu per akvofalo Nuorilang en la fino de Shuzhengqunhai-valo. Oni povas vidi, ke sur la supro de la falakvo en largho de 100 metroj kreskas vico da salikoj kun kronoj interplektitaj. Vico da trunkoj similas al kombilo kaj akvo elfluas tra la interspacoj de la trunkoj.

    La plej kurioza falakvo estas tiu de Zhenzhutan. Ghi situas sur la supro de apika roko, kvazau oblikve pendanta sur la chielo. Sur la roko estas sennombraj kavoj koroditaj de akvo. Kiam la torenta fluo falas en la kavojn, akvo resaltas el ili kaj formas multajn flugantajn akverojn, kiuj havas grandecon de pilko au bido. Chiuj kristalaj akveroj rebrilas en sunradioj kaj similas al koloraj perloj.

    Changhai-baseno, la plej elstara en la valo

    Irante supren en la valo, oni vidas grandan basenon proksime de la supro de la valo. Ghi estas la plej elstara el la basenoj de Jiuzhaigou, 3000 metrojn super la marnivelo. Ghi najbaras al negha monto kaj estis trovita de arbohakistoj antau 30 jaroj. Vizitantoj admiris, ke estas agrable remi sur la baseno en somero, dum en printempo kaj autuno la baseno spegulas au neghan monton tapishitan per floroj au acerfoliojn kun negha monto sube kiel fono. Oni ne povas certigi al si, chu tio estas printempa pejzagho en vintro au vintran pejzaghon en autuno. En vintro la baseno glaciighas.