Rigardate
de malproksime, Shuangfeng-vilagho kovrita de negho havas nur du
kolorojn: nigra kaj blanka. La malnovaj lignaj dometoj kauras en
negho kiel fungoj. La dometoj klinighas sub la peza negha tegajho
kaj la mastroj de la dometoj apogas ilin per fostoj. La kortoj chirkauigitaj
per palisaro ne estas en regula formo, kaj la palisaro aspektas
kiel karbaj strekoj sur blanka papero.
Ankau
fumo estas neghe blanka. Regas kvieto. Nur unu au du hundoj kauras
kaj trotas en la vilagho.
Lokanoj
diris kun bedauro, ke chi-jare negho ne estas granda. En la pasinteco
negho dikis 4-5 metrojn. Tiam instalighis noktogardistoj por savi
domojn de negho. Estas ja mistero, ke ekster la vilagho oni ne vidas
neghon. Sed kiam nia auto eniris en la valon chirkauitan de montoj,
ni tuj falis en neghan maron. Amiko eksplikis, ke la malvarma aero
de Bajkalo kaj la varma kaj humida aerfluo de la Japana Maro renkontighas
tie kaj formas richan neghon, kiu senrezerve falas en la malgrandan
basenon. Tie neghado dauras de oktobro ghis marto, kaj ech neghas
en majo, malgrau ke ekster la baseno viglas printempo. Chirkau la
baseno estas altaj montoj kun densaj arbaroj, kiuj baras venton,
sekve negho falas tute libere konturante chion kovritan. Lokanoj
diris, ke tie negho estas kohera.
Kohera?
Jes. La vorto plej tauge priskribas la belecon de la vilagho en
negho: Chiu domo havas kontinue etendighantan neghan aleron pendantan
che la tegmento, kiu larghas 1-2 metrojn kaj dikas chirkau 1 metron
kaj ofte kunighas kun negho sur la tero. La vojo antau la pordo
estas fosita el negho, mallargha kaj zigzaga, kaj ambauflanke de
la vojo estas negha muro brustoalta au homoalta. Chiuj domoj estas
interligitaj per negha koridoro.
En
la vilagho estas cent familioj. Ili estas posteuloj de kamparanoj
enmigrintaj de la meza parto de Chinio antau duonjarcento. Ili estas
laboristoj de la Forstuma Buroo Dahailin de Heilongjiang-provinco.
Ilia vilagho estas tiel simpla kiel tiu de kamparanoj. En vintro
ili konservas manghajhojn en negho, truigas glacion sur rivero por
kapti fishojn, veturas per sledo kaj transportas objektojn per tobogano.
Antaue ili sin okupis chefe pri arbohakado, sed nun ili flegas forstojn
kaj ne multe enspezas. Ili do kolektas mangheblajn herbojn, drogherbojn,
fungojn k.a. por vendi. Oni hazarde malkovris la vilaghon kaj venadas
pli kaj pli multaj homoj por ghui neghan pejzaghon.
|