La
Shtona Arbaro situas en la Ji-nacia Autonoma Gubernio Lunan de Yunnan-provinco
en sudokcidenta Chinio. Jam en Ming-dinastio (1368-1644) ghi farighis
fama vidindajho en Chinio.
La Shtona Arbaro, kiu formighis en paleozoiko,
estas mondfama vidindajho de karsta geomorfologio. Kalkoroko formis
stalagmitojn, stalaktitojn, subterajn riverojn kaj kastan kavernon.
Malproksime la Shtona Arbaro aspektas kiel grandioza densa arbaro,
sed kiam oni alproksimighas al ghi, oni trovas, ke la "arboj"
fakte estas shtonkolonoj diversformaj. La naturo donacis la elstaran
bildon.
La
Granda Shtona Arbaro kaj la Malgranda Shtona Arbaro estas la plej
famaj vidindajhoj.
En kavernoj de la Granda Shtona Arbaro formighis chambroj, litoj,
benkoj versimilaj kaj groteskaj. Kiam oni surdorse kushas por ripozo,
oni povas vidi diversformajn shtonkolonojn kun belaj nomoj.
La
Malgranda Shtona Arbaro ligighas kun la granda. La 24-an de la sesa
monato lau la china luna kalendaro ji-oj pasigas la torchan feston.
Tage oni tie okazigas konkursojn pri luktado, pafado sur chevalo
kaj grimpo sur stango; nokte oni kantas kaj dancas chirkau fajro
Tie trovighas Ashma shtono. Alta kaj bela, ghi aspektas kiel figuro
de fraulino Ashma kun korbo. Inter jioj cirkulas legendo: richulo
Rebubala volis edzinigi al si Ashma per forto, sed shi rifuzis.
Por
eviti Rebubala, shi kun sia amato forkuris tien, sed estis trovita
de la richulo kaj pushita en la riveron. Shi mortis, tamen shi poste
farighis granda shtono.
|