El
ili Yunshan-vilagho kun historio de pli ol 600 jaroj estas la plej
bone konservita. Ghi situas en valo inter montoj. Elautighinte,
oni devas piediri longan vojon por atingi la vilaghon. Antau ghi
staras arka pordego el gigantaj shtonoj. Ambauflanke de la pordego
serpentumas shtonaj muroj altaj je 6 m, kun kreneloj. Longa strato
kun largho de 5 m, pavimita el shtonoj, kondukas en la vilaghon.
Apud la strato estas butikoj el shtonoj, kvadrataj kortoj kun shtonaj
chirkaumuroj kaj ruinoj de scenejo kaj apoteko. Chie videblas shtonaj
dombazoj, muroj, shtuparoj kaj shtonplataj fasadoj. La bone konservitaj
pordoj kaj fenestroj kun belaj gravurajhoj enkorpigas la kombinon
de la cheloka arkitekturo kun tiu de la regiono sude de Yangzi.
La vilagho kun areo de pli ol 2 mil kvadrataj metroj havas 156 familiojn
kun malpli ol 800 anoj. La chefstrato longas je 580 m kaj etendighas
tra la tuta vilagho. Chiuj domoj interkomunikighas per shtonaj stratetoj.
La vilagho havas 2 postajn pordojn kaj shtonajn murojn kun kreneloj.
En chiuj gravaj lokoj de la vilagho trovighas gardejoj.

|