Shajnis,
ke la vilaghanoj jam kutimighis al renkontigho kun alilokanoj, kiaj
ni. Iu mezagha virino, kun longa blua zono kaj en blua robo kun
borderajhoj che la kolumo, manumoj kaj baskoj, estis lavanta legomojn
sur shtona shtuparo antau la domo. Vidinte nin, shi starighis kaj
invitis nin al sia hejmo. Shia hartubero estis ornamita per arghenta
cheno kaj rughaj bidoj kaj la supra parto de shia kapo chirkauvolvita
per blua rubando. Shi portis ankau arghentajn orel- kaj fingr-ringojn.
Shajnis al ni, ke shi estis izolita for de la nuna mondo. Ni multe
demandis shin kaj shi pacience respondis al ni. Intertempe shi prenis
el la chambro manfaritajn shuojn kun alta dorso kaj feniksa kapo
sur la pinto kaj surmetis ilin. Shi kun rideto klarigis al ni: "Tiajn
shuojn oni portas nuntempe en festaj tagoj."
De
kie venis la loghantoj kaj kiel formighis la vilaghoj? S-ro Li Chengye
el la administra departemento de historiaj objektoj en la regiono
Anshun diris al ni, ke lau historiaj notoj la regiono Anshun estis
grava pasejo de centra Chinio al la sudokcidenta. En Ming-dinastio
(1368-1644) la kortego sendis al ghi garnizonon el 200 anoj ekspluati
virgan teron. Ili plejparte venis el la provincoj Jiangsu, Zhegjiang,
Jiangxi kaj Anhui de Chinio. Poste iuj el ili transloghighis en
la provincon Guizhou, edzighis al lokanoj kaj konstruis tie sian
hejmlokon, tiel formighis 300 vilaghoj, kiuj restas tre valoraj
por historia esplorado. Lau la plej nova statistiko, 200 mil - 300
mil tiaj vilaghanoj loghas en la meza parto de Guizhou.

|