Iliaj
festoj, kiuj plejparte rilatas kun terkulturaj sezonoj, havas intensan
koloron de kazerna vivo, ekz. "Batalo kun shtono kiel armilo",
ludata dum la Printempa Festo, furoras ech hodiau. Ghi estas unu
el la militaj amuzajhoj. Anshun-opero, origine amuzajho en kazerno,
temas chefe pri historiaj militaj aferoj. Ghi estas ofte ludata
kaj tre shatata de la vilaghanoj. En robo kaj kun ligna masko oni
prezentas la operon, kantante kaj luktante, akompanate de tamburado
kaj gongado.

|