La
pitoreskejo Jiugongshan situas en Tongshan-gubernio, 170 kilometrojn
for de Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco. Tie trovighas strangaj montpintoj
kaj antikvaj arboj, kaj la belaj pejzaghoj videblas en chiuj sezonoj.
La
Someruma Festivalo de Jiugongshan -- Internacia Turniro de Rokogrimpado
okazas tie dum julio kaj augusto chiujare. Krom viziti kaj somerumi
la turistoj povas ankau spekti altnivelan konkurson de rokogrimpado,
pro tio la pitoreskejo Jiugongshan allogas multajn vizitantojn.
La chefaj vidindajhoj en la pitoreskejo estas Yingkesong, Yunzhonghu,
Shilonggou, Yinghuagou, Mauzoleo de Li Zicheng kaj Arbara Parko.
Yingkesong
Yingkesong
estas antikva pino kun alteco de 9 metroj. Ghia trunko estas tiel
dika kaj rekta, ke unu persono ne povas brakumi ghin, ghia krono
klinighas malsupren kvazau riverencante al vizitantoj, kaj kelkaj
ghiaj branchoj proksimighas al tero kiel etendita brako. Apud ghi
staras aliaj pinoj, kiaj Wangkesong, Songkesong, Hanxiusong, Fuzisong
kaj Zimeisong.
Yunzhonghu
Yunzhonghu
(Lago en nuboj) ricevis la nomon pro tio, ke la lago trovighas che
montpinto en nubaro. Ghi okupas areon de 7 hektaroj, kaj ghia plej
granda profundeco estas 35 metroj. Che la fino de printempo kaj
komenco de somero nebulo ofte amasighas kaj flosas sur la akvo.
Che sunsubiro la charma lago kunfandighanta kun versperrugho, nuboj
kaj montoj chirkauaj formas belan bildon "Lago che sunsubiro",
unu el la plej belaj pejzaghoj de la pitoreskejo. En printempo la
bordo de la lago estas kvieta kaj freshiga, kun verdaj herboj, buntaj
floroj kaj kantantaj birdoj. En somero la lago estas natura naghejo
kaj en vintro ghi farighas natura glitejo kiel giganta spegulo.
Shilonggou
Shilonggou
(Kanjono Shtona Drako) kun longeco de 7 km. situas en nordo de Jiugongshan,
kie estas primitiva arbaro, en kiu trovighas klifoj, strangaj rokoj,
antikvaj arboj, akvofaloj, lagetoj kaj pli ol dekmil shtonaj shtupoj.
Pri la nomo de Kanjono Shtona Drako estas rakonto: Antau tre multaj
jaroj tie vivis draketo, kiu volas forflugi el la ravino, kaj neatendite
ghi farighis karpo post la flugo. Por la draketo estis tro malfrue
bedauri kaj resalti en la drakpordon, kaj ghi revenis al la origina
formo. Tamen ghi estis tre laca kaj ne povis naghi supren kaj farighis
shtona drako en la akvo.
Yinghuagou
Yinghuagou
(Kanjono Cherizfloro) estas kanjono kun longeco de 7 km. Ambauflanke
de ghi floras cherizujoj, ghuste pro tio la kanjono portas la nomon.
Tri gigantaj fontoj, kiuj falas de montpinto kun alteco de pli ol
mil metroj, formighas en pli ol cent akvofalojn. Tie la arboj estas
verdaj kaj densaj kaj floras malusoj (Malus spectabilis).
Fontoj, akvofaloj kaj arbaro estas ghiaj
chefaj vidindajhoj.
Mauzoleo de Li Zicheng
Li
Zicheng, gvidanto de kamparana ribelo en la lasta periodo de Ming-dinastio,
estis nomata Chiospitulo. Lia mauzoleo, kiu situas sur monteto okcidente
de Jiugongshan, konsistas chefe el portalo, tombo kaj ekspona halo.
La portalo konsistas el tri pordoj kaj kvar kolonoj, kies surfaco
estas inkrustita per verda marmoro, kaj ambauflanke de la portalo
staras du paroj da shtonaj leonoj kaj elefantoj. Sur la fronta pordo
estas gravuritaj oraj ideografiajhoj "Tombo de Chiospitulo".
Super la portalo trovighas la tombo, sur kiu kreskas verdaj herboj,
fronte de ghi staras marmora steleo kun ideografiajhoj "Mauzoleo
de Li Zicheng". Che la tombo estas memorejo, florbedo kun valoraj
plantoj, kiaj Umearbo, Deodaro, kaj Kamforarbo. Supre estas intensbatala
deklivo kaj malsupre -- shtona ponto kaj monumento. La ekspona halo
trovighas plej supre de la tombo. En la halo estas statuo de Li
Zicheng, liaj postlasajhoj kaj historiaj materialoj de diversaj
periodoj. La intensbatala deklivo estas loko, kie mortis Li Zicheng.
Arbara parko
La
Arbara Parko de Jiugongshan estas ghardeno de plantoj, bestoj, drogherboj
kaj floroj. Tie trovighas 40 specoj da valoraj arboj kaj plantoj,
pli ol 120 specoj da valoraj drogherboj, pli ol 160 specoj da sovaghaj
bestoj, pli ol 20 specoj da raraj bestoj, pli ol 100 specoj da insektoj
kaj 90 specoj da birdoj. Kiam vi venas en la parkon, shajnas al
vi, ke vi eniras en muzikan insulon, kie vi povas auskulti blekon
de kukolo kaj kanton de turdo. Kiam vi eniras profunde en ghian
"kvartalon" kun areo de 42 kvardrataj kilometroj, vi povas
vidi multajn "rarajn loghantojn", kiuj kashe loghas en
tiu verda regha lando, ekzemple "liano kun dekmil tigetoj",
kiu ne mortas ech hakite, kaj kies chiu poro povas suchi akvon kaj
nutrajhon el shtonkavo. La arbara parko, kiu charmas per apikeco
kaj delikateco, gracieco kaj eleganteco, estas bona loko por arbara
esplorado kaj vojagho.
|