Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


Koncize pri Dunhuang

I. GhENERALA STATO DE DUNHUANG

    Dunhuang sin trovas en la nordokcidenta parto de Chinio. Tie vivas 130 mil loghantoj, kiuj okupas sin chefe pri terkulturado. Ankau turismo estas grava por la loko. Sen potenca industrio Dunhuang tamen havas famegan shtonkavernaron, kies brila pasinteco kaj abundo da historiaj objektoj famigis ghin tra la tuta mondo.

    Dunhuang najbaras sude al la impona Qilian-montaro, okcidente al la senlima dezerto Taklimakan, norde al la serpentuma Beisai-monto kaj oriente al la alta Sanwei-monto. La urbo areas 31.2 mil kvadratajn kilometrojn kun jara pluvokvanto de nur 39.9 milimetroj, tamen kun jara vaporkvanto de 2.4 mil milimetroj. Ghia klimato estas mezvarma kun richa sunbrilo kaj longa senprujna periodo. En tiu malgranda baseno en la sino de montaroj la rivero Danghe irigacias fekundajn kampojn kaj la arbaroj protektas la lokon kontrau vento kaj sablo. Tie la agrikultura rikolto estas garantiata ech en la jaroj superakvaj kaj trosekecaj. Tie abunde produktighas diversaj fruktoj. Tie la pejzaghoj estas belaj kaj misteraj, historiaj objektoj mondfamaj. En la historio tie viglis multe da eminentaj personoj.

II. DUNHUANG EN LA MALPROKSIMA ANTIKVECO

    En la china lingvo Dunhuang signifas lokon grandan kaj potencan. La grandioza Dunhuang havas richan, longan kaj brilan historion. Jam en la lasta periodo de la primitiva socio la tribo Sanmiao migris tien pro malvenko en la batalo en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Ghi fiksloghighis tie, okupante sin pri chasado kaj primitiva terkulturado. En Dunhuang oni iam elterigis shtonajn glavojn kaj hakilojn, ceramikajhojn kaj bronzajhojn uzitajn en neolitiko. En la dinastioj Xia, Shang kaj Zhou ( ch. 2140 a.K.-771 a.K.) Dunhuang apartenis al la antikva Guazhou-prefektujo kaj tie pashtis posteuloj de Sanmiao, kiuj tiam nomighis Changrong-etno. Tie nun ankorau vidighas multe da surrokaj bildoj postlasitaj de antikvaj nomadoj. En la historia periodo Militantaj Regnoj (475 a.K. - 221 a.K.) kaj Qin-dinastio (221 a.K. - 206 a.K.) tie vivis la triboj Darouzhi, Wusun kaj Sai. Poste Daruozhi aneksis Changrong. Fine de la Militantaj Regnoj Darouzhi forpelis ankau la aliajn du tribojn kaj unusole okupis la lokon (nun Dunhuang) ghis la komenco de la dinastio Han (206 a.K. - 220 p.K.).

III. MALFERMIGhO DE LA SILKA VOJO

    En la komenco de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. - 25 p.K.) alia forta nomada nacio Huno direktis sian lancopinton al la koridora regiono okcidente de la Flava Rivero. Ghi dufoje venkis Darouzhi, kiu do devigite migris al la basenoj de la riveroj Xi'er kaj Amu, tiel ke la tutan regionon okcidente de la Flava Rivero ekokupis la hunoj. La potencighintaj hunoj minacis la Okcidentan Han-imperion. Ili ofte invadis limregionojn de la Okcidenta Han kaj prirabis la tieajn loghantojn. Post sia imperiestrigho, la ambicia Liu Che praktikis la strategion defendi la landon per militaj fortoj kaj iniciative ataki la malamikojn. En 138 a.K. li sendis Zhang Qian kiel diplomaton al okcidentaj landoj cele aliancighi kun la regnoj Darouzhi kaj Wusun por tenajle ataki la hunojn. En 121 a.K. la kortego de la Okcidenta Han-dinastio ordonis al fama generalo Huo Qubing komandi dek milojn da bravaj rajdistoj en atako al la koridora regiono okcidente de la Flava Rivero. Huo peze atakis la hunojn kaj akiris grandan aro la brava generalo Huo Qubing, gvidante sian armeon, transiris la riveron Juyan kaj sin direktis rekte al Qilian-montaro.La batalo ege kolapsigis la hunojn. Tiam okazis en la huna regantaro interna konflikto kaj la regho Hunya kapitulacis al Han-imperio kun sia armeo el pli ol 40 mil homoj. En 115 a.K. Zhang Qian estis duafoje sendita al la Okcidentaj Regionoj. Li bone plenumis sian taskon kaj revenis de Wusun-regno en Chang'an, chefurbo de la Okcidenta Han-dinastio. De tiam malfermighis la Silka Vojo al la Okcidento.

IV. DEFENDO DE LA SILKA VOJO

    Por radikale rompi kontakton inter la hunoj kaj la okcidentaj changoj, kaj defendi siajn landlimojn kaj la Silkan Vojon, en 121 a.K. la imperiestro Liu Che ordonis starigi prefektujojn Jiuquan kaj Wuwei kaj senchese plifortigis la landliman gardon en la koridora regiono okcidente de la Flava Rivero. En 111 a.K. la kortego starigis en la sama loko ankau prefektujojn Dunhuang kaj Zhangye, konstruigis Grandan Muron kaj signalfajrajn turojn kaj malfermis la pasejojn Yumen kaj Yangguan, kaj dank' al tiuj rimedoj estis garantiita sekureco de la Silka Vojo. Ekde tiam silkajhoj kaj progresaj teknikoj senchese transportighis al la Meza kaj Okcidenta Azio kaj Europo kaj jadajhoj, agatoj, kuriozaj birdoj kaj bestoj kaj terkulturajhoj de Europo al Chinio. Sur la Silka Vojo veturis diverslandaj diplomatoj, militistoj, komercistoj kaj bonzoj. Por ili Dunhuang estis nepra trapasejo.

    En la komencaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (25-220) denove potencighis la hunoj, kiuj konkeris multajn lokojn administratajn antaue de la Okcidenta Han-dinastio kaj pro tio malviglis la Silka Vojo. Post 65 jaroj la china kortego sendis faman generalon Ban Chao al la Okcidentaj Regionoj, fondis amikajn interrilatojn kun tiuj lokoj kaj denove glatighis la Silka Vojo.

V. PROSPERIGhO DE DUNHUANG

    En kelkaj jarcentoj de naskigho de la Okcidenta Han-dinastio ghis pereo de la Okcidenta Jin-dinastio (265-317) plurfoje prosperis kaj malprosperis la Silka Vojo, tamen Dunhuang chiam tendencis al prospero kaj iom post iom farighis centra loko de la politikaj kaj militaj aferoj en la Nordokcidento kaj grava loko kultura kaj komerca.

    En 317 pereis la Okcidenta Jin-dinastio, kaj en la vasta loko de la norda parto de Chinio regis milita kaoso kaj aperis separatismaj reghimoj. Tiam Dunhuang portis la nomon Shazhou. En 400 p.K. fondighis Xiliang-regno en nordokcidento de Chinio kaj Dunhuang unuafoje en la historio farighis regna chefurbo. Tiam Dunhuang estis stabila socie, prospera ekonomie kaj progresa kulture.

VI. POMPO DE MOGAO-ShTONKAVERNARO

    Post pereo de la Okcidenta Jin-dinastio en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero la popolanoj suferis grandan malfacilon, multaj perdis sian hejmon kaj devigite migris aliloken, tamen la granda regiono okcidente de la Flava Rivero, kie situas Dunhuang, estis kompare stabila. Multaj homoj migris tien por eviti militan tumulton. Ili portis al la loko progresan kulturon kaj produktan teknikon de la centra loko de Chinio. Tiam furoris en Dunhuang budhismo, enkondukita en la dinastioj Han kaj Wei (220-265). La mizeraj popolanoj adorklinighis antau la budha statuo por eviti malfelichon kaj vivi pacan vivon. Dunhuang estis nepra trapasejo por enkonduki budhismon al la oriento kaj ankau centra loko de budhismo en la regiono okcidente de la Flava Rivero. Aro da eminentaj bonzoj predikis en Dunhuang. Tio allogis multe da budhismaj dischiploj de la proksimaj lokoj. En 366 p.K. bonzo Le Zun konstruis shtonkavernon por kulti budhajn statuojn che la piedo de la monto Sanwei en la valo de Daquan-rivero kaj de tio naskighis la mondfama Mogao-shtonkavernaro. Post tio konstruado de shtonkavernoj kaj farado de budhostatuoj dauris proksimume mil jarojn kaj en tio oni kreis la mondfaman Dunhuang-an arton.

    En la periodo de la Norda Wei-dinastio (386-584) Dunhuang estis urbo kompare kvieta kaj ghia popolo vivis pace, budhismo furoris kaj dum la periodo de la Norda Wei-dinastio oni tie konstruis entute 13 shtonkavernojn.

    Sui-dinastio (581-618) dauris nur 37 jarojn, tamen la imperiestro Wendi alte taksis budhismon kaj plurfoje publikigis edikton por konstruo de budhismaj pagodoj, tial en tiu mallonga tempo aperis en Mogao 77 novaj grandaj shtonkavernoj, chiu kun delikataj freskoj kaj belaj skulptajhoj, kiuj montras malsamajn artajn trajtojn de la sudo kaj nordo.

    En Tang-dinastio (618-907) Dunhuang atingis sian kulminon de la ekonomia kaj kultura disvolvigho. Tiam prosperis ankau budhismo kaj en Mogao estis pli ol 1000 shtonkavernoj, el kiuj 232 konservighas hodiau. Ankau freskoj kaj statuoj atingis novan artan nivelon. En 645 fama bonzo Xuanzang atingis Dunhuang sur sia revena vojo de Hindio al Chang'an.

    Tiutempe potencighis ankau Tubo-regno, sudokcidente de Tang-imperio. Post kiam Tang-dinastio dekadencighis, Tubo portempe okupis la vastan lokon okcidente de la Flava Rivero. Char ankau Tubo kredis je budhismo, tial en Mogao-shtonkavernaro konservighas multe da freskoj kaj sutroj postlasitaj de Tubo.

VII. DUNHUANG EN MILITA KAOSO

    Post kiam Tubo aneksis Dunhuang, la loko eniris en la historian periodon kun milita kaoso kaj rapida shanghigho de politikaj reghimoj. Post kiam la Tubo-reghimo estis anstatauita, la tiea socio farighis kompare stabila. Tio okazis en 914. Tiujare Cao Yijin ekfunkciis kiel gubernatoro de Shazhou- kaj Guazhou-prefektujoj. Cao koaliciis kun richaj familioj de la loko, donis grandan atenton al produktado kaj al ekonomia, armea kaj kultura konstruado kaj plibonigo de la interrilatoj kun proksimaj nacioj. Li tenis amikan rilaton kun Huihu en la oriento kaj Yutian en la okcidento, dank' al tio la loko estis en konstanta stabileco. Tiu stato dauris 130 jarojn.

    En la komenco de la 11-a jc. levighis kaj iom post iom potencighis dangshjang-oj en nordokcidento de Chinio. En 1038 fondighis la Okcidenta Xia-regno. En la sekvantaj pli ol 100 jaroj, char oni alte taksis ekonomian disvolvighon, Dunhuang farighis loko ekonomie prospera kaj tiuflanke ghi ech ne havis grandan diferencon kun la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Regantoj de la Okcidenta Xia-regno kredis je budhismo kaj multe disvolvis sian kulturan nivelon. Nun en la shtonkavernaroj Mogao kaj Yulin konservighas multe da enhavorichaj kaj belaj objektoj, montrantaj la budhisman arton de la Okcidenta Xia.

    En 1227 mongoloj pereigis la Okcidentan Xia-regnon kaj okupis ghian teritorion. Ghingis-Hhano volis direkti sian lancopinton okcidenten kaj tial lia armeo nepre devis trairi Dunhuang. Tiam en Dunhuang kaj la proksimaj lokoj Guazhou kaj Shazhou chie estis garnizonantaj kaj terkulturantaj militistoj. Char Dunhuang estis prospera urbo ekonomie kaj kulture kaj pro milita bezono ghi havis oftan komercan rilaton kun okcidentaj landoj. Fama itala vojaghisto Marko Polo atingis la chefurbon de Chinio ja ghuste tra Dunhuang. Char regantoj de Yuan-dinastio (1206-1368) kredis je budhismo, tial dauris la ekspansiigo kaj konstruado de Mogao-shtonkavernaro. Nun oni povas ankorau vidi 10 shtonkavernojn konstruitajn en Yuan-dinastio. Sed post Yuan-dinastio la vasta koridora regiono okcidente de la Flava Rivero perdis iom post iom sian antauan brilon.

VIII. DUNHUANG ENMING- KAJ QING-DINASTIOJ

    En 1368 Zhu Yuanzhang fondis Ming-dinastion. Por likvidi la restantajn mongolajn militajn fortojn li ordonis al brava generalo Feng Sheng gvidi 3 armeojn por repreni la koridoran regionon okcidente de la Flava Rivero. Feng gajnis brilan venkon. Post tio lau ordono de la kortego oni konstruis la Grandan Muron en Jiayu-pasejo kaj rekonstruis la urbon Suzhou. Por firmigi sian defendon che la landlimo la kortego de Ming-dinastio (1368-1644) tie garnizonigis 7 armeojn, chiu el 5600 militistoj, okcidente de Jiayu-pasejo kaj en 1405 garnizonigis alian armeon en Dunhuang.En 1524 la kortego de Ming-dinastio ordonis fermi Jiayu-pasejon, translokis loghantojn internen de Jiayu-pasejo kaj abolis Guazhou- kaj Shazhou-an administrantaron, kaj post tio en la sekvantaj 200 jaroj Dunhuang aspektis pale kun neniu brila sukceso.

    En la lasta regperiodo de la imperiestro Kangxi de Qing-dinastio (1644-1911), la kortego iom post iom reprenis la vastan lokon okcidente de Jiayu-pasejo. En 1725 la kortego garnizonigis ameon en Shazhou kaj translokis 2400 familiojn de diversaj lokoj de Gansu al Dunhuang por tie fiksloghighi kaj translokis militistojn kaj civitanojn de Turpan kaj Lop Nur al Shanzhou. En la 30-aj jaroj de la 18-a jc. en Shazhou estis 7000 hektaroj da agroj, irigaciataj de 10 kanaloj kun akvo el Danghe-rivero. En 1760 Shazhou-prefektujo renomighis Dunhuang-gubernio. Tiun nomon la gubernio portis ghis pereo de Qing-dinastio.

    En 1949 naskighis la China Popola Respubliko kaj en mulaj jaroj Dunhuang estis gubernio. En 1987 sankciite de la Shtata Konsilantaro la gubernio Dunhuang farighis urbo. En 1986 la Shtata Konsilantaro prenis ghin kiel faman kulturan urbon en la china historio.

    En sia malglata disvolvigho Dunhuang trapasis 5000 jarojn. La longa historio guvernis ghian brilan kulturon en la pasinteco. La historiaj objektoj, amasego da historiaj dokumentoj, belaj shtonkavernaj artajhoj, misteraj montoj kaj lagoj faris tiun antikvan urbon pli bela.