Mi
vizitis la vilaghon Chuandixia tute en hazardo. Foje mi kaj miaj
kamaradoj estis revenantaj de ekskurso en la antauurbo de Pekino
kaj unu el ili diris, ke ni vizitu proksiman antikvan vilaghon Chuandixia,
en kiu estas multaj rigardindaj konstruajhoj de Ming- kaj Qing-dinastioj
(1368-1911). Ni chiuj aprobis la proponon kaj nin direktis tien.
Tio
estas tre antikva vilagho. En la vilagho ni vidis, ke antau chiuj
domoj pendas paro da rughaj lanternoj kaj ligna tabulo kun surskriboj
signifantaj belajn dezirojn, ekzemple skribo sur iu tabulo signifas,
ke la domo estas "frekventejo de talentuloj".
La
vilagho estas chirkauita de montoj kaj la domoj shtupare vicighas
sur montodeklivoj. Kortohavaj domoj, konsistigantaj chefan parton
de la vilagho, chiuj estis konstruitaj el brikoj. La domoj senescepte
havas pordon che la sudorienta angulo de la korto. Oni povas facile
diveni la rangon de la mastroj de la domoj lau iliaj arkitekturaj
stiloj kaj la nomoj.
Ni
eniris en vastan korton. La antauulo de la familio havis kompare
altan pozicion en la socio kaj la domo estas nur iom malpli luksa
ol tiu de princo. La domo konsistas el du partoj, ekstera kaj interna,
apartigitaj de muro kun pordo en la orienta parto. La fundaj chambroj
en la interna parto estis disponataj de plejaghaj gesinjoroj de
la familio kaj la flankaj chambroj estis disponataj de sinjoridinoj.
La fundaj chambroj en la ekstera parto estis disponataj de la unua
filo de la dommastro kaj la aliaj filoj kaj aliaj jungeneraciaj
familianoj loghis en flankaj chambroj. Oni akceptis gastojn en la
ekstera parto, kaj la interna parto estis disponataj de sinjoridinoj
por lernado, pentrado, kaligrafado, ekzercado de kudrado kaj brodado.
Estis absolute malpermesite al fremduloj eniri en la internan parton,
kaj sinjoridoj ne povis eniri en la eksteran parton.
La
dispozicio de la domoj en la vilagho estas racia, ke la spacoj estas
bone utiligataj. Sub la korto estas kelo, kiu servas kiel fridujo
por konservi legomojn, fruktojn kaj ech viandon. La planko de la
korto estas pavimita per kvadrataj brikoj kun 6 simetrie lokitaj
shtonaj truetoj. En autuno oni enmetas fostojn kaj starigas sur
la fostoj tendon por sunumi grenon, dum sub la tolo oni ankorau
povas trapasi. Post sunumado oni eltiras
la fostojn.
Ni
pririgardis kelkajn domojn kaj admiris, ke en la antikveco sen auto
kaj moderna trafikilo, oni konstruis en profunda montaro tiel grandan
vilaghon kun pli ol 70 domoj el 500 chambroj. Ni admiris ghian racian
dispozicion, la fajnajn materialojn kaj la eminentan teknologion.
|