Por elimini analfabetecon en Chinio

    Lau statistiko la kvanto de analfabetoj en Chinio atingis 85.07 milionojn, kiuj loghas chefe en malproksimaj kaj malrichaj vilaghoj. Lau la kuranta situacio Chinio eliminos analfabetecon en la venontaj 5 jaroj en maniero de kompleta reformado. La laboro helpos kamparanojn likvidi chefe kulturan analfabetecon kaj iom post iom formi novan instruan sistemon por kunigho de aplikata teknologio kaj fundamenta china lingvo, praktika matematiko kaj familiaj kaj laboraj scioj.