Kiam
gefiloj de kamparanoj sukcese trapasis ekzamenon por eniri en universitaton
kaj estas ekirontaj, iliaj gepatroj certe admonas ilin: "Lernu
diligente. Post la lernado nepre restu en urbo kaj neniam revenu
en la kamparon." Sennombraj kamparanoj laboregas por vivteni
studentighintajn gefilojn kaj metas sur ilin grandan esperon. En
Chinio la kamparanoj maltrankvilighas unue pro malsanigho kaj due
pro sukceso de la gefiloj en enira ekzameno por supera lernejo.
Tio estas bedaurinda fakto: Reformado dauris en Chinio jam pli ol
20 jarojn, kaj multe progresis la ekonomio de la shtato, sed la
kamparanoj timas, ke iliaj infanoj sukcesos en enira ekzameno por
supera lernejo.
Malricheco
estas shlosila problemo
Kamparanoj
en la malrichaj lokoj arde deziras, ke iliaj infanoj povu shanghi
sian sorton pere de lernado en supera lernejo, sed samtempe ili
ankau timas, ke iliaj infanoj sukcesos en enira ekzameno por supera
lernejo, char ili ne havas minimuman monon por vivteni studento-infanojn.
Enketado raportis, ke en 2001 kamparanoj de Henan-provinco meznombre
enspezis po 1985 juanojn, sed studento bezonas almenau 8000 juanojn
en chiu jaro.
Lau
raporto de la eduka departemento de Chinio, la pago de studentoj
konsistigas nur 20% de la tuta kosto pagata de la registaro por
la studentoj. Sed la nuna pagigo al la studentoj de la kamparanaj
familioj estas tro granda. Multaj lernantoj ne havas monon kaj devas
forlasi la shancon eniri en superan lernejon. Se daure altighos
lernopago, pli kaj pli multaj elstaraj lernantoj perdos la shancon
lerni en supera lernejo. Tio estas maljusta por la lernantoj de
la kamparo.
La
lernopago antau 5 jaroj estis multe malpli alta ol la nuna. Kaj
tiam la studentoj de malrichaj familioj povis akiri stipendion kaj
ili povis fini klerigadon de supera lernejo.
Nun
edukado en Chinio farighis industrio kaj pagigo al studentoj estas
neshanghebla. Sed enspezo de kamparanoj kreskas ne rapide, dum lernopago
kreskas senchese, tial ankorau multaj abiturientoj, kvankam elstaraj,
perdos la shancon lerni en universitato. Tio estas maljusta por
tiuj abiturientoj kaj malhelpos progreson de la china socio.
Nun
la china registaro donas grandan atenton al tiu problemo kauzita
de malalta enspezo de kamparanoj. Nur kiam la kamparanoj havos kompare
altan enspezon, ili povos pagi por siaj infanoj lernantaj en supera
lernejo.
Shtata
stipendio
Por
helpi malrichajn studentojn, Chinio establos shtatan stipendion.
Chiujare la registaro asignos 200 milionojn da juanoj por helpi
60 mil malrichajn studentojn.
Proparolanto
de la eduka departemento diris, ke la stipendion ghuas elstaraj
malrichaj studentoj kaj esplor-studentoj en la superaj lernejoj.
Tio montras amon de la centra registaro al la vasta popolamaso kaj
la studentoj de malrichaj familioj.
Krom
stipendio, studentoj de malrichaj familioj povas akiri ankau premian
monon, pruntmonon, kontraulaboran pagon kaj monhelpon. Sendube tio
malpezigos la sharghon de la malrichaj familioj en ilia vivtenado
de infanoj lernantaj en supera lernejo.
|