Pri edukado de virinoj en Chinio

    En la lastaj jaroj virina edukado estis pli kaj pli multe atentata kaj pli kaj pli multaj homoj sin okupis pri esplorado de virinoj. En enketado de diversaj tavoloj de la socio oni akiris koncernajn materialojn pri virina edukado. Helpate de tiu esplorado, la virinoj pli kaj pli bone konis sian pozicion en la socio.

Virina edukado analizata lau instrumaterialoj

    En septembro de 2000 profesorino Shi Jinghuan de la Pekina Normala Universitato lanchis la esploran temon "Seksa analizo pri la instrumaterialoj uzataj por infanghardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj kontrauanalfabeteca edukado de plenkreskuloj". Lau la enketado oni trovis, ke la limigita forto gajnita de virinoj en edukado estas malsama al tiu de viroj. La esenca vira ideologio de la socio rekte au ne rekte subfosas la egalrajtecon indan por virinoj. Tio pruvis, ke virina edukado estas tre grava.

    Che la komenco la projekto de la temo estis koncentrita sur la studo pri la instrumaterialoj. En interparolado kun elementlernejanoj la esploranto trovis, ke mankas al la chinlingva lernolibro modelaj figuroj de knabinoj, kio rekte kauzis malsamajn konceptojn de knaboj kaj knabinoj pri la eminentaj personoj en la lernolibro.

    Preskau chiuj instrumaterialoj taksas virojn pli alte ol virinojn. Lau la sfero de profesioj, tiu por viroj estas pli vasta, ke ghi tushas chiujn flankojn de la socia vivo, dum profesioj por virinoj montras la postulon je pacienco kaj servo, sed mankon de konkurenco, ekzemple la profesioj de instruistino, flegistino, vendistino k.s. Sed en la kampo de familia vivo, la apero de la patrino estas pli multa ol tiu de la patro. La scenoj de la gepatroj en la familia vivo montras ankau malegalrajtecon en pozicio, scio kaj inteligenteco. La rolo de la patro pli multe montras la autoritatan pozicion en la familio, dum la patrino ofte ne povas respondi demandojn pri scioj, ech komunaj scioj, sed la patro estas chioscia kaj chiopova. En iuj fabeloj ech estas la aludo, ke "bela virino estos savita nur per la amo de viro".

    Rakontado pri eminentaj personoj en tiuj instrumaterialoj pli evidente montras duoblan normon por ambau seksoj. Eminentaj virinoj ofte estis prezentataj kiel roloj en la chiutaga vivo. Ekzemple s-ino Kuri estis prenita en lernolibron ne pro sia sinoferemo al la sciencoj kaj la brilega kontribuo al la homaro, sed pro sia sukcesa edukado al la infanoj. Sed chiuj eminentaj viroj okupas lokon en lernolibro au pro siaj sukcesoj au pro sia virto.

    Pere de la tute nova vidangulo la esploranto travidis la profundecon de la eduka kulturo de la chinaj virinoj, kaj la rezulto estis surpriza kaj pensiga. Virinologio apenau startis en Chinio, kaj jhus komencighis la esplorado pri la virina edukado pere de seksa vidangulo, sed tio influos la kreskon kaj disvolvighon de la novaj virinoj de la venonta generacio.

Virina lernejo

    Virina lernejo ludis gravan rolon en la china virina edukado en la periodo de la Respubliko de Chinio. Nun en Chinio ankorau funkcias kelkaj virinaj lernejoj, kiuj rigore observas la edukan programon ellaboritan de la registaro. Tiuj lernejoj praktikas fermitan administradon kaj donas lecionojn tre taugajn por altigi la kvaliton de la virinoj. Tiuj lernejoj pretigis kondichojn por pluapashe disvolvi la latentan kapablon de la virinoj kaj evitigis nenecesajn ofendojn de viroj. Tio estas nekulpigebla. Sed la lernejanoj vivas nur inter samseksaj homoj kaj estas izolitaj de viroj, kaj oni ekdubis la necesecon de ekzisto de virinaj lernejoj.

    Intence apartigi adoleskantinojn disde adoleskantoj shajne ne multe influis la lernantinojn, kaj kontraue, povis malmultigi ekziston de malfavoraj faktoroj. Sed ghia latenta nebona rezulto estis neevitebla, ekzemple tio influis formighon de perfekta personeco de virinoj, plifortigis la sinhumiligon kaj dependecon, dilatis konkurencan ideon kaj ech kauzis psikan obstrukcon. Chiuj tiuj malutilis al la normala disvolvigho de la psiko kaj sanstato de la virinoj, kaj ghia esenco estis neglekti la socian akordigan rolon porpleditan de virina edukado.

Supera edukado de virinoj

    Akceptante superan edukadon, la virinoj chiam akceptas mem pli profundan virinan edukadon, kaj tia memekzamena virina edukado eble akompanos ilin dum ilia tuta vivo.

    La pocentoj de virinoj ricevintaj superan edukadon pli kaj pli multighas, kaj la proporcio de viroj kaj virinoj estas iranta al ekvilibro. Tio helpos kompletighon de virina edukado.

    Antaue virinoj kutime estis pli multaj en lernejoj de fremdaj lingvoj, medicino kaj pedagogio, kaj nun dauras tia stato. Sed en la fakoj de matematiko, elektronika inghenierio kaj mekanika inghenierio, kie virinoj estis kompare malmultaj, nun evidente multighas. Ghis nun, krom en fakoj de milita komando kaj marnavigacio, preskau chiuj superaj lernejoj akceptas virinojn.

    Krome multighas profesorinoj kaj vicprofesorinoj en superaj lernejoj, ke oni nombris pli 210 mil, nome 40% de la totala nombro de la profesoroj kaj vicprofesoroj de la tuta lando.

    La registaro postulas, ke en 2005 50% de la virinoj, finintaj mezgradan edukadon, akiru superan edukadon, kaj tiam chirkau duono de la samaghaj virinoj eniros en superajn lernejojn. Tio signifas, ke pli multe da chinaj virinoj ricevos altnivelan edukadon, sed tio ne signifas, ke ili havos shancon de sistema virina edukado.

Influo de virina edukado sur virinoj

    Ofte alte klerigitaj virinoj estas feministinoj, sed ne chiuj el ili ricevis bonan virinan edukadon. La fakto eble estas mala, ke multaj tre talentaj virinoj neglektis la seksan diferencon. Samtempe tia fenomeno malkashis la limigan rolon de la socia vira ideologio al la virina edukado.

    Che la komenco de 2000 sociologoj faris sociologian enketadon al la studantaj kaj diplomighintaj doktorinoj en kelkaj famaj universitatoj de Chinio.

    La doktorinoj akcentas spiritan, individuan kaj tute liberan staton de ekzisto, tio markis, ke la alte klerigitaj virinoj havas kompare fortan volon de sendependigho kaj memdecido. Ili havas sian propran vidpunkton pri la egalrajteco de viroj kaj virinoj: Egalrajteco de viroj kaj virinoj devas esti tiu en socia pozicio, rajto kaj devo, kaj ankau en familia pozicio kaj profesia elekto.Tio estis sukcesa flanko de la virina edukado.

    Ili multe esperas de la vivo. Krome, kaj sukcesa kariero kaj felicha familio estas preferataj de plejparto de la virinoj.

    Plejparto de la doktorinoj multe esperas de la estonteco, sed ili estas ne certaj, kaj ju pli profunde ili klerighis en sia fako, des malpli vasta estas la sfero por elekto de profesioj. Sed en la kono pri la vivo, socio kaj memo ili estas pli memstaraj, kaj ilia vidkampo estas pli vasta, ilia pensado pli vigla kaj ilia tendenco en elekto de profesioj pli diversa.

    La doktorinoj havas mankon en si mem. Iu doktorino diris, ke "alta klereco ne signifas altan virton". Krome, oni devas prizorgi la psikan reguligadon kaj internan mem kulturadon. Tio pruvis, ke virina edukado ne sufiche akompanis la proceson de iliaj aliaj edukadoj.