Preskau
en chiu universitato de Chinio estas malrichaj studentoj. Krom penado
en la lernado, ili devas cerbumadi ankau pri lernopago kaj vivtenado.
Kun universitata insigno ili estas studentoj kaj ekster la lerneja
korto ili estas laboruloj. Per laboro ili lukras por sia vivtenado.
En
Chinio ili estas aparta grupo de homoj, kiuj aperis meze de la 90-aj
jaroj. Enketo en 1996 montris, ke tiam en Chinio lernis miliono
da malrichaj studentoj, el kiuj 30% estis ekstreme malrichaj. En
la sekvantaj 5 jaroj tiu procento kreskis rapide kaj nun en iuj
altaj lernejoj preskau duono da studentoj estas malrichaj.
Oni
supozas, ke ili nun konsistigas kvaronon de la chinaj studentoj
kaj nun estas 3 milionoj da malrichaj studentoj.
Kial
pli kaj pli multighas malrichaj studentoj? Lau analizo tio kauzighis
de malekvilibro de la ekonomia disvolvigho en diversaj lokoj de
Chinio.
La
enketo en Pekino, Shanhajo kaj Shaanxi montris, ke kreskas la nombro
de malrichaj studentoj devenintaj de urboj, kiuj jam konsistigas
50% de la totala nombro de la malrichaj studentoj.
La
3 milionoj da malrichaj studentoj prezentis problemon ne nur al
la lernejo, sed ankau al la tuta socio. Kiel helpi ilin en la malfacila
tempo? Kiel kulturi en ili sanan psikon kaj noblan karakteron? Kiel
starigi ilin sur la sama starta linio kun aliaj studentoj che ilia
diplomitigho?
La
china registaro atentis la problemojn jam antau longe. La shtata
stipendio favoris la malrichajn studentojn. Krom tio iuj sociaj
organizoj kaj richaj homoj memvole helpas ilin finance. Tio estas
multe vidata en la china socio. La china registaro nun dedichas
grandan atenton al likvido de la malekvilibro de la ekonomia disvolvigho
de diversaj lokoj kaj komencis la ekonomian reformadon de la kamparo
kaj reformadon de la sistemo de shtataj entreprenoj de urboj, por
ke pli kaj pli da malrichaj homoj liberigu sin el malricheco.
Shtata
stipendio
Por helpi la malrichajn studentojn Chinio fondis sistemon de shtata
stipendio.
La
sistemo estas destinita por helpi malrichajn kaj eminentajn studentojn.
Lau
budgheto chiujare la shtato elspezas 200 milionojn da juanoj por
helpi 60 mil malrichajn studentojn. La stipendiuloj devas esti eminentaj
kaj malrichaj lau jughado de koncernaj departementoj.
La
sistemo estas praktikata de chiuj ordinaraj altaj lernejoj de Chinio.
Nun
en altaj lernejoj de Chinio oni solvas la malfacilon de malrichaj
studentoj ankau per studenta kredito, postleciona laborado, financa
helpo kaj malpliigo au nuligo de la lernopago.
Socia
helpo
Foje en agado de entreprenoj por helpi malrichajn studentojn en
Hunan-provinco 25 malrichaj studentoj ricevis 0.8 milionon da juanoj.
En
tiu agado studentoj diris: "Kvankam mi ne estas eminenta, tamen
diligenta. Kredu min kaj donu al mi shancon. Hodiau vi helpas min
en mia lernado kaj morgau mi helpos vin en via kariero."
La
Transmara China Eduka Fonduso en Houston helpis 636 malrichajn element-
kaj mezlernejanojn sur la cheftero de Chinio en 2001.
Ghis
nun la fonduso jam helpis malrichajn chinajn geknabojn 2000 homfojojn
kaj sole en 2002 ghi helpis 1000 malrichajn geknabojn, por ke ili
povu daurigi sian lernadon. La helpitaj geknaboj lernas en 15 provincoj
kaj autonomaj regionoj sur la cheftero de Chinio.
La
fonduso naskighis en Kalifornio, oktobre de 1992 kaj estis registrita
aprile de 2001 en Teksaso. La membroj de la fonduso estas transmaraj
chinoj el la cheftero de Chinio,Hongkong,
Taiwan kaj chinaj elmigrintoj en Sudorienta Azio. Ili estas profesoroj,
entreprenistoj, advokatoj, mastroj de restoracioj kaj aliaj, kiuj
chiuj estas patriotaj kaj fervoraj por la eduka afero de la patrio.
Dum longaj jaroj ili entuziasme faris tiun aferon kaj leueble helpis
malrichajn geknabojn en Chinio.
Krom
tio 1750 malrichaj kaj eminentaj studentoj ricevis stipendion de
la Eduka Fonduso de Zeng Xianzi en 2001.
S-ro
Zeng donacis 100 milionojn da Hongkong-aj dolaroj por helpi la chinan
edukadon kaj kunlabore kun la Eduka Ministerio de Chinio fondis
la fonduson en 1992. La fonduso premiis 7030 eminentajn instruistojn
en 1993-1999 kaj la totala sumo atingis 45.03 milionojn da juanoj.
Antau
nelonge la fonduso decidis nomliston de premiotaj studentoj kaj
por tio ghi elspezos 6.4 milionojn da juanoj.
|