Gravaj shanghighoj de chinaj altaj lernejoj

    En la pasintaj dudek jaroj sur la alt-eduka kampo de Chinio okazis grandaj shanghighoj, kiuj koncernas chefe jenajn 6 flankojn:

    I. Granda shanghigho okazis en la rilatoj inter la registaro kaj altaj lernejoj. Antaue la registaro administris lernejojn, sed nun ghi ludas nur rolon de direktado kaj kontrolado, kaj la altaj lernejoj, la antauaj dependajhoj de la registaro, nun farighis leghopersonaj establajhoj. Antaue la administra sistemo de altaj lernejoj estis rekte sub la centra registaro, sed nun chefe sub la provincaj registaroj, kaj antaue la altaj lernejoj estis gvidataj chefe de diversaj fakaj departementoj de la registaro, sed nun sole de la eduka departemento de la registaro.

    II. Antaue la altaj lernejoj estis funkciigataj sole de la registaro, sed nun krom la registaro, ankau la civitanoj, sociaj rondoj, entreprenoj kaj aliaj sociaj establajhoj. Antaue la altaj lernejoj estis chefe fakaj, sed nun estas kun politeknika, scienca kaj literatura fakoj en kombino.

    III. Antaue en Chinio la financo de alta edukado dependis sole de la registaro, sed nun la bezonata mono estas chefe el la registara kaso kaj ankau el aliaj kanaloj.

    IV. La studentojn oni akceptis antaue lau la difinita plano, de la registaro, sed nun lau ghia gvida kaj reguliga planoj en kombino. La universitatoj antaue kulturis el studentoj chefe fakulojn, sed nun dedichas grandan atenton al la fundamentaj scioj, sed ne sole al la fakaj, kulturas studentojn lau iliaj kapabloj. Kaj la nombro de studentoj pli kaj pli multighas.

    V. Antaue la studentoj lernis en altaj lernejoj senpage, sed nun ili devas pagi la studon kaj samtempe la lernejoj praktikas monhelpan sistemon al la malrichaj studentoj.

    VI. Antaue la shtato sole respondecis pri enoficigo de la diplomitaj studentoj, sed nun ne nur la shtato laborigas ilin, sed ankau ili mem elektas la laborpostenojn.