La
urbo Yiwu de Zhejiang-provinco, en orienta parto de Chinio, estas
loko por kolektado kaj distribuo de malgrandaj varoj, la plej granda
en la Sudorienta Azio. La disvolvigho de malgrandaj varoj akcelis
la tiean ekonomion kaj dank' al tio la popola vivo pli kaj pli bonighas.
Antaue al la tieaj loghantoj mankis shanco de lernado, char tiam
ili ankorau ne konis la gravecon de scioj kaj la registaro ne donis
sufichan atenton al edukado.
Sed
nun lernado farighis la plej grava afero por Yiwu-anoj.
La registaro
pagas por lernado
Kiam
nokto ekvualas, Yiwu-anoj sin direktas unu post alia al postlaboraj
lernejoj por lerni juron, administradon, komputerikon, la anglan
lingvon kaj aliajn fundamentajn sciojn. Nun la kursoj por tiuj trejnoj
estas senpagaj en Yiwu. Lau nekompleta statistiko nun 180 mil homoj
lernas en diversaj postlaboraj kursoj.
En
2001 la urba registaro decidis, ke en la venontaj 5 jaroj ghi asignos
specialajn kapitalojn por helpi adoleskantan edukadon. La registara
dokumento tekstas, ke kiu unuafoje lernas en adoleskanta progresiga
kurso, tiu povas kovri sian elspezon per kaso de sia establo au
fonduso de la registara edukado. Krom tio chiuj shtatoficistoj kaj
junaj kadroj devas esti klerigitaj en supera lernejo.
En
2001 multaj loghantoj sin anoncis por adoleskanta edukado, kaj la
nombro superis tiun en rekorda jaro, kaj en 2002 la nombro daure
kreskis.
Atenton
al eduko de kamparanoj
Favore
al eduko de kamparanaj kadroj la partia lernejo de Zhejiang-provinco
chiujare akceptas 500 kamparanojn de Yiwu.
En
2001 la urba registaro planis senpage trejni chiujn komercistojn,
entreprenistojn kaj kamparanojn en la venontaj 5 jaroj.
La
eduka departemento de Yiwu faras konstantan trejnadon de kamparanoj
kaj klerigas ilin chefe pri fundamentaj laborkapabloj kaj scioj.
Nun el la 316 mil kamparanoj 220 mil jam plenumis la trejnighon,
kio metis solidan fundamenton por urbanizo de la kamparo.
Lernado
-- grava konsistiga parto de la vivo
La
urba registaro organizas lokajn intelektulojn por fari senpagan
profesian trejnadon. La diversaj trejnaj kursoj okazas en la 30
mezaj kaj elementaj lernejoj de la urbaj distriktoj vespere kaj
festotage. Krom tio la urba registaro fondis ankau edukan kaj scienc-teknikan
reton, kaj loghkvartraloj kaj entreprenoj funkciigas laboristajn
lernejojn lau bezono.
La
trejnatoj nun estas ne sole enurbighintaj kamparanoj kaj ordinaraj
civitanoj, sed ankau shtataj oficistoj kaj funkciuloj de entreprenoj.
Nun
lernado farighis grava konsistiga parto de la vivo de la loghantoj.
Pli ol 100 instruistoj turneas en la distriktaj kaj entreprenaj
lernejoj. Ili faras lekciojn pri uzado de komputilo, kuirarto, fasonado,
entreprena administrado kaj sekretariado. Samtempe kun tio ili instruas
ankau pri la profesiaj kaj sociaj moraloj.
|