 En
la lastaj jaroj, kiam multaj studentoj el la malrichaj regionoj
de la okcidento de Chinio ne povis pagi por la lernado, la Projekto
"Helpi Lernantojn en la Okcidento" helpis ilin venki la
malfacilon.
La
Projekto "Helpi Lernantojn en la Okcidento" estas projekto
de la china registaro por helpi lernantojn de malrichaj familioj,
ke chiujare ghi donas 5000 juanojn al elstaraj lernantoj devenintaj
de malrichaj familioj.
En
Yunnan-provinco en la sudokcidento de Chinio vivas multaj nacimalplimultoj
kaj multaj el iliaj infanoj ne povas lerni en superaj lernejoj pro
malricheco. En 2000 la provinco komencis praktiki la projekton kaj
diversaj funkciaj departementoj bone kunlaboris, alprenis diversajn
metodojn por elekti helpatojn kaj publikigis iliajn nomojn por submetighi
al la socia kontrolo.
En
2000, 100 lernantoj de malrichaj familioj akiris monhelpon, kaj
la helpatoj esprimis, ke ili nepre diligente lernos por rekompenci
la socion en la estonteco.
La
projekto en Yunnan jam elspezis milionojn da juanoj, kio ne nur
helpis la lernantojn, sed ankau kreskigis helpemon en la socio.
Influate kaj pushate de la Projekto "Helpi Lernantojn en la
Okcidento", la diversaj rondoj de la provinco aktive partoprenis
en la laboro helpi malrichajn familiojn. La Tabaka Kompanio Hongtashan
decidis doni chiujare 800 mil juanojn al 400 studentoj de malrichaj
familioj, por ke ili plenumu la lernadon.
 Montaro
konsistigas grandan parton de Guizhou-provinco, kaj multaj lernantoj
devenas de malrichaj familioj. Ekde aprilo de 2001 la Komitato de
la Komunista Partio de Chinio de Guizhou-provinco ordonis al la
87 gubernioj (inkluzive de urboj kaj distriktoj) enketi pri elstaraj
lernantoj devenintaj de malrichaj familioj, kiuj espereble povos
trapasi eniran ekzemenon de superaj lernejoj, kaj metis la gravitan
punkton de helpado sur lernantojn devenintajn de familioj de malrichaj
kamparanoj kaj deoficigitaj laborantoj, en kiuj chiu membro akiras
chiumonate malpli ol 150 juanojn (8.3 juanoj egalas al 1 usona dolaro)
por vivtenado. Krome oni multe pli atentas lernantojn de malrichaj
nacimalplimultanoj kaj lernantinojn.
Cai
Hao trapasis la eniran ekzamenon de la Pekina Universitato, sed
liaj gepatroj chagrenighis, ke ili ne havas tiel grandan sumon da
mono por pagi al la universitato. Tiam la provinca registaro registris
por Cai konton en la China Industria kaj Komerca Banko, ke li povu
akiri chiujare 5000 juanojn kiel stipendion ghis sia diplomigho.
100 lernantoj sukcesintaj en enira ekzameno de landfamaj universitatoj
kaj universitatoj famaj en la provinco estas subvenciataj de la
Projekto "Helpi Lernantojn en Okcidento".
En
2001 preskau chiuj gubernioj de la provinco subvenciis almenau po
1 lernanton. 87 el la 100 helpataj lernantoj devenis de la kamparo,
13 - de familioj de deoficigitaj laborantoj au senlaboruloj kaj
55 - de ekstreme malrichaj familioj de Mjau-, Dong- kaj aliaj nacimalplimultoj.
Che la finigho de someraj ferioj de 2002 la 100 helpataj studentoj
jam akiris duafojan stipendion. La nova grupo da studentoj glate
akiris stipendion.
En
la okcidento la problemo de studentoj de malrichaj familioj estos
iom post iom solvita lau la disvolvigho de la Projekto "Helpi
Lernantojn en la Okcidento". Studentoj helpataj de la projekto
rekompencos la socion per servo al la disvolvo de la okcidento en
la proksima estonteco.
|