Komence
de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento publika enketo en Chinio profunde
impresis la socion. Tiam multaj montris sian respekton al instruado,
sed nur tre malmulte da homoj volas sin okupi pri tiu laboro. Alta
takso pri la socia pozicio de instruistoj kaj ilia malricheco forte
kontrastis. Tio embarasis la instruistojn.
Pasis
pli ol dek jaroj. Sendube la enspezo de instruistoj rimarkinde levighis.
Kaj krom tio ilia profesia risko estas kompare malgranda kaj sekve
ili ne plu estas sinonimo de malrichaj intelektuloj. En la lastaj
jaroj multe da gejunuloj preferas lerni en la instruistaj lernejoj
kaj labori kiel instruistoj. La situacio de instruistoj multe shanghighis.
Alta takso
de la socio kaj bezono de la merkato
Dank'
al kontinua disvolvigho de la china ekonomio en la lastaj du jaroj
la enspezo de instruistoj de altaj lernejoj multe levighis. En 2001
la enspezo de instruistoj kreskis plej rapide. Oni elspezas multe
por edukado kaj shatas investi tiun kampon.
La
chinaj politikoj garantias la stabilan levighon de iliaj enspezoj.
Kun la socia disvolvigho la shtato kaj familioj donas chiam pli
altan atenton al edukado kaj instruistoj havas bonan estontecon.
Rapida
levigho de la ekonomia pozicio de instruistoj kaj ilia moralo ludas
gravan rolon en levo de la socia pozicio de la instruistoj. Nun
la instruistoj alfrontas novan defion, t.e. pro rapida socia disvolvigho
multe shanghighis la koncepto, metodo, kampo, enhavo kaj objektoj
de edukado. Kaj la edukaj koncepto kaj metodoj formitaj en la sfero
de la tradicia kulturo de Chinio kaj tiuj formitaj en la sistemo
de planizita ekonomio ne povas kontentigi la socian bezonon.
La
ghisdata eduka enketado montras, ke edukado de ideologia kvalito,
profesio, sekso, psikologio kaj karakteroj estas urghe bezonata
de la socio kaj de tio nature formighis la eduka merkato. En esplorado
kaj disvolvado la edukantoj kaj edukatoj alfrontas same grandan
defion. La instruistoj alfrontas severan provadon de la merkata
ekonomio kaj ili nepre devas akomodi sin al la merkata bezono.
Faktoj
pruvis, ke nur sin adaptinte al la merkata ekonomio, chinaj instruistoj
povas farighi efektive richaj.
Merkato
por instruistoj
En
la sistemo de la planizita ekonomio instruistoj de altaj lernejoj
enspezas malmulte. Post ekpraktikado de la politiko pri reformado
kaj pordmalfermo la shtato plurfoje levis ilian salajron, tamen
ilia vivo ne multe plibonighis. Nur dank' al efektivigo de la merkat-ekonomia
sistemo tiu fenomeno shanghighis. Antau du jaroj la Pekina Universitato
kaj Qinghua-universitato shanghis la distribuan sistemon. Nun ili
salajras lau novaj universitataj rangoj difinitaj post ekzameno.
Iuj eminentaj junaj instruistoj enspezas ech pli multe ol maljunaj
profesoroj. Tio fundamente shanghis la malnovan distribuan principon:
pli da kapablo kaj laboro, pli da mono.
Edukado
farighis industrio. La trejnaj establoj en la socio kaj privataj
lernejoj donas multe da shancoj richigi ne nur spertajn kaj famajn,
sed ankau iujn junajn instruistojn.
La
Eduka Scienc-teknika Grupo "Nova Oriento" de Pekino kreis
plurajn milionulojn en nur kelkaj jaroj. Tiuj milionuloj achetis
loghdomon kaj automobilon kaj ekvivis komfortan vivon. La teorio
de tiu grupo konformas al bezono de la eduka merkato kaj en ghiaj
okuloj instruistoj estas la plej valora richajho de la eduka afero.
Iuj
instruistoj de altaj lernejoj povas enspezi centojn da miloj da
juanoj sole en someraj ferioj. Ili faras lekciojn en kursoj de altaj
lernejoj. Iuj profesoroj pri administrado lekcias en kursoj de entreprenaj
administrantoj kaj enspezas multe.
Iuj
eminentuloj diplomighintaj el financa fako de altaj lernejoj ekfunkciis
kiel instruistoj de altaj lernejoj anstatau kiel funkciuloj en bilaj
borsoj, char ili estas bonvenaj al la socio kaj ekster la instruhoroj
ili povas gajni multe.
Pri
la kumula instruado de instruistoj la publiko ghenerale opinias,
ke ili rajtas enspezi pli multe per siaj honestaj laboroj.
Kontribuo
kaj oferemo
Kvankam
la chinaj instruistoj enspezas pli kaj pli multe, tamen tio ne signifas,
ke ilia enspezo shanghighis radikale.
Efektive,
en Chinio kiel ordinaraj laborantoj en la socio, la instruistoj
plejparte enspezas ne tre multe, sed devas dedichi grandan energion
al la laboro, tial instruado estas okupo bezonanta oferemon.
En
multaj altaj lernejoj pro strecha laborado oni ne havas tempon kumuli
alian laboron kaj sola enspezo estas la salajro, kiu tamen 6-oblighis
kompare kun tiu antau 10 jaroj. Ankau la enspezo de la instruistoj
de elementaj kaj mezaj lernejoj pli multe levighis ol antau 10 jaroj.
Kun socia evoluo kaj chiam pli levighanta socia atento la chinaj
instruistoj certe enspezos pli kaj pli multe.
|