Chinaj lernantoj en la okuloj de
fremdlandaj instruistoj

de WA NA

    En la lastaj dekkelke da jaroj multaj fremdlandaj instruistoj instruas en universitatoj kaj mezlernejoj de Chinio. Ili opinias, ke en Chinio kun granda loghantaro la lernantoj estas peze sharghitaj pro malfacila eniro en superan lernejon kaj malfacilo en akiro de laboro. Krome, granda diferenco trovighas inter la tradicia eduka ideologio de Chinio kaj tiu de la okcidentaj landoj, pro kio la chinaj lernantoj havas sian propran metodon konforman al la lernado kaj medio.

    Kio estas la plej bona edukado? Trovighas malsamaj opinioj en malsamaj landoj. En kontakto kun multaj chinaj lernantoj, la fremdlandaj instruistoj audis kaj vidis multajn aferojn, kaj ili opinias, ke trovighas sameco kaj diferenco inter la chinaj kaj alilandaj lernantoj. En la orienta edukado trovighas io malghusta, sed la okcidenta ne estas perfekta. Chinio superis multajn okcidentajn landojn en la sinteno al edukado. En Okcidento multaj lernantoj opinias, ke akiri sciojn estas ilia rajto. Sed en Chinio lernantoj estas volontemaj en lernado. Se ili ne multe sukcesas en la lernado, ili kulpigas sin mem.

Shati amikighi kun instruistoj

    Fremdlandaj instruistoj trovis, ke same kiel lernantoj en aliaj landoj, la chinaj lernantoj multe postulas de instruistoj. Chie oni shatas tiajn instruistojn, kiuj laboras diligente, parolas sprite kaj scias multe. Samtempe lernantoj ghojas, se la instruistoj favoras ilin au amikighas al ili. Ili ne shatas la kursojn de tiaj instruistoj, kiuj sin tenas serioze kaj ofte kritikas ilin. Fremdlandaj instruistoj trovis, ke la chinaj instruistoj ghojas, se la lernantoj bone kunlaboras kun ili, komprenas ilin kaj intershanghas opiniojn kun ili. Ankau okcidentaj instruistoj shatas tiajn lernantojn, char ili havas bonan psikan kvaliton kaj estas sanaj kaj komprenemaj. Sed plejparto de la lernantoj estas naivaj, kaj la instruistoj devas la unuaj proksimighi al ili kaj intershanghi opiniojn kun ili kaj plene kompreni ilin. Sed la chinaj lernantoj maturighas pli frue ol la okcidentaj, kaj multaj chinaj lernantoj pli bone komprenas la instruistojn. Ili povas la unuaj amikighi al la instruistoj, krom se ili estas nefidindaj.

Akcenti honoron

    Multaj fremdlandaj instruistoj opinias, ke la chinoj akcentas honoron, kaj tio multe influas la gejunulojn en ilia konduto en lernejo. La chinaj lernantoj tre akcentas honoron, kaj ankau la instruistoj estas tiaj. Se iu lernanto sukcesas en enira ekzameno por supera lernejo, oni opinias, ke li honoras sin kaj siajn familion, lernejon kaj instruistojn. Por tia honoro la chinaj instruistoj shatas helpi bonajn lernantojn farighi pli bonaj. Se iu lernanto lernas ne bone, la instruistoj opinias, ke li lernas ne diligente, kaj tia takso malbone influos lian memfidon. Multaj lernantoj opinias sin malsaghaj au nediligentaj kaj sin kulpigas. Tio facile perdigos al ili memfidon pri la vivo, eble ili opinios sin malsaghaj dum la tuta vivo kaj nenion kuraghos provi. Tiaj lernantoj pli akcentas honoron kaj ne kuraghas respondi demandon de la instruistoj, timante mokon de la kamaradoj. Fremdlandaj instruistoj opinias, ke troa akcento de honoro plej serioze influas la chinajn lernantojn en ghusta sinteno al la scioj, kaj la lernantoj facile neglektos la forton de la scioj kaj ekskluzive strebos al honoro pro altaj poentoj.

Intensa konkuro

    La loghantaro de Chinio estas tro granda, kaj chie estas interpushighantaj homamasoj. La grupoj en plejparto de la mezlernejoj havas chiu pli ol 40 lernantojn, kaj la fremdlandaj instruistoj renkontas malfacilon informighi, kio en la leciono interesas la lernantojn. Krome ili ne havas tempon por interbabili kun la lernantoj por scii, chu ili komprenas la lecionojn. Ili vidas intensan konkuron pro multeco de lernantoj en grupo.

Influo de ekzamena sistemo

    Fremdlandaj instruistoj opinias, ke en Chinio ekzistas "ekzamena kulturo". Deantikve estas la kutimo, ke por esti super la aliaj, oni devas trapasi ekzamenon. Oni vidas, ke en la nuna Chinio ankorau ekzistas tia sistemo, ke la celo de la instruistoj ne estas helpi la lernantojn disvolvi sian talenton, sed helpi ilin kiel eble plej glate trapasi ekzamenon. Multaj chinoj opinias, ke la scioj akiritaj en la lernejo estas sentaugaj, kaj ili bezonas lerni sciojn necesajn por la profesio nur post enoficigho. Multaj lernantoj bedauras, ke ili ne havis shancojn por partopreni en postlecionaj aktivadoj kaj socia praktiko dum la lernado en la lernejo.

    Tamen fremdlandaj instruistoj trovis utilon de la ekzamena sistemo. Unuflanke, la lernantoj vere povas akiri multe da scioj. Aliflanke, pro granda nombro de lernantoj kaj nesuficha nombro de superaj lernejoj, partopreno en la sama ekzameno estas la plej justa metodo por solvi la problemon. Tiu sistemo estas konforma al la edukado kaj kulturo de Chinio.