Studenta vivo en la Pekina Universitato

de ZHENG ZHENJIE

    La Pekina Universitato en la nordokcidenta antauurbo de Pekino estis fondita en 1898, kaj tiam ghi nomighis Granda Chefurba Lernejo kaj en 1912 akiris la nunan nomon. Ghi estas unu el la plej famaj universitatoj de Chinio. Ghiaj studentoj estas elektitaj tra la tuta lando. Ghia arkitekturo karakterizighas per gusto de china klasika ghardeno, ke en ghi oni povas vidi lageton, pavilonojn, pagodon kaj multajn antikvastilajn domojn.

Lernostilo akcentanta personecon

    Mi vizitis chambron n-ro 433 en la studentina domo n-ro 31. En la chambro loghas 6 studentinoj de la dua klaso de la Guanghua-a Instituto de Administrado de la universitato. En la chambro de 15 kvadratmetroj staras 3 duetaghaj litoj, unu tablo kun 6 tirkestoj kaj unu shranko kun 6 fakoj. Chiu el la studentinoj havas simplan librobretaron flanke de sia lito. Sur la muro apud lito de iu studentino estas mapoj de Chinio kaj la mondo. Shi devenis de Heilongjiang-provinco kaj posedas la japanan, korean kaj anglan lingvojn. Shi diris, ke shi faros markon sur la mapoj, kie shi vizitos. Shi diris, ke shi volas vojaghi tra la tuta mondo kaj nun shi diligente lernas ghuste por tio.

    La studentinoj havas 30 lecionojn semajne, kaj chiu leciono dauras 50 minutojn. Krome ili povas elekti fakultativajn kursojn de astronomio, geografio, regiona kulturo, muziko kaj literaturo. Chiu kurso donas 1-4 poentojn, kaj la studentoj diplomighos post akiro de 150 poentoj.

    La studentinoj de la chambro estis havis lecionon de mikroekonomiko en auditorio kun 180 sidlokoj. La profesoro kaj la studentoj estis esplorantaj la temon: Ekonomiko jam penetris en aliajn fakojn kaj variigis novajn krucajn sciencojn de socio, legho kaj loghantaro. Lia lekciado de tempo al tempo estis interrompita de demandoj de la studentoj. La profesoro skribis iliajn vidpunktojn sur la nigra tablulo kaj ne donis sian opinion pri ili. Li lasis diskuti post la leciono.

    Post vespermangho la studentoj lernas en sia klaschambro au en legochambroj de la universitata biblioteko ghis duono post la 22-a horo. En la biblioteko estas 4.45 milionoj da libroj kaj la studentoj tre shatas legi tie kaj malfruighintoj ne povas trovi sidlokon.

Instrui lau la karakteroj de la studentoj

    La montroshrankoj kaj paneloj antau la studentaj domoj kaj manghejoj chiam altiras la atenton de la studentoj. Tie senchese renovighas anoncoj pri diversaj lekcioj, engaghoj kaj informoj de societoj. Nur famuloj kaj eminentaj specialistoj havas la honoron prelegi en la universitato. Se preleganto havas en sia lekciado ion ne saman al la opinioj de la auskultantoj, tuj levighas diskuto. Erudito de la China Akademio de Sociaj Sciencoj diris: "La akademia atmosfero de la Pekina Universitato estas kortusha. Chiufoje, kiam mi suriras la podion en la universitato, mi sentas kaj strechitecon kaj felichon, ke mi renkontighas kun tiom multe da junuloj interesighantaj pri akademia intershangho." La studentoj rigardas prelegojn kanalo por informighi, koni kaj ekzameni diversajn konceptojn.

    Iu studentino de la tria klaso de la biologia fakultato sentas mankon de tempo por lernado, kvankam shi diplomighos post ankorau unu jaro. Tage shi havas lecionojn, memlernas, faras eksperimenton kaj legas en la biblioteko. Chiusemajne shi havas 40 lecionojn kaj devas plenumi 20 paghojn da raportajho pri sia eksperimento. Post vespera memlernado shi sin ekzercas en gimnastejo kaj revenas en la chambron post la 23-a horo. Sed shi ankorau lernas la anglan lingvon en lumo de akumulatora lampo.

    Krom la devigaj studobjektoj, multaj studentoj lernas ankau aliajn kursojn au la duan fakultativan fakon. Iu studento de la orientlingva fakultato lernas ankau kurson de ekonomiko. La universitato difinas, ke la studentoj povos diplomighi en sia dua studfako, se ili sukcesos akiri 48 poentojn. Chiujare duono de la diplomitoj de la universitato daure studas kiel esplor-studentoj en chinaj kaj eksterlandaj universitatoj.

    Por la diligentaj studentoj la universitato alprenis eksterkutiman metodon por instrui ilin lau iliaj propraj karakteroj. Ekde 1993 studentoj de malaltaj klasoj de la 13 politeknikaj institutoj kaj fakultatoj povas memvole sin anonci al ekzameno por lerni en la politeknika eksperimenta kurso. En instalo de la lecionoj por la kurso, oni akcentis aplikan povon de la scioj kaj dece profundigis la sciojn de bazaj fakoj por adaptighi al la situacio de disvolvigho de dividigho, sintezo kaj krucigho de la modernaj sciencoj kaj teknologio. En novembro de 1996, diplomighis la 90 membroj de la unua eksperimenta kurso kaj 17 el ili prezentis disertacion kaj trapasis demandadon.

Viglaj studentaj societoj

    Sportaj konkursoj, kulturaj varieteoj kaj aliaj tre diversaj aktivadoj multe interesas studentojn, kaj la studentaj societoj allogas ilin.

    Studentaj societoj estas la plej alloga parto de la universitata kulturo kaj havas historion de 80 jaroj. En la lastaj dekkelke da jaroj la societoj farighis pli kaj pli viglaj kaj praktikaj. La Pekina Universitato ghuas grandan famon pro siaj multaj studentaj societoj viglantaj en tre vastaj kampoj.

    En la Pekina Universitato viglas pli ol 100 diversaj studentaj societoj kaj duono el ili estas kompare grandaj kaj influaj, ekzemple Studrondo de Teorio de Deng Xiaoping kaj Ghia Praktiko, Studrondo de Reformado kaj Disvolvigho de Chinio, Junulara Astronomia Asocio, Asocio de Medicina Helpo, Asocio de Merkata Vendo, Asocio de Verda Vivo, Literatura Asocio de Kvara de Majo, Filharmonia Asocio, Alpisma Asocio Monta Aglo, Vojaghista Asocio, Bicikla Asocio kaj aliaj.