|  Lastatempe 
              Australio kaj Chinio subskribis interkonsenton pri rekono de altlerneja 
              klereco. La chefministro de Australio kaj la prezidanto de Chinio 
              vizitanta en Australio partoprenis la subskriban ceremonion. Brendan 
              Nelson, eduka ministro de Australio, diris, ke la interkonsento 
              signifas gravan antaupashon de interkomunikado de studentoj de la 
              du landoj.
     Li 
              diris, ke la interkonsento signifas, ke post kiam la 20 mil chinaj 
              studentoj, nun lernantaj en Australio, revenos Chinion, la atestilo 
              de ilia altlerneja klereco estos rekonata de ilia lando. Tio ankau 
              faciligos al australiaj studentoj lerni en Chinio.     Lau 
              takso de IDP de Australio, kiu respondecas pri rekomendo de australiaj 
              universitatoj al eksterlando kaj varbo de lernantoj por ili, en 
              la jaro 2005 la nombro de chinaj studentoj, kiuj planas lerni en 
              Australio, atingos 205 mil, sed nun 20 mil.   |