Kun
senchesa profundigho de reformado kaj pordmalfermo kaj iom-post-ioma
plibonigho de la materia vivo de la china popolo, la pubereca edukado
nun estas rigardata kiel urgha socia laboro. Oni malkontentas la
antauan seksan edukadon kaj forigas miskomprenojn en tiu kampo per
scienca, humanisma kaj sana eksplikoj.
Historio
de la pubereca edukado
En
la primitiva socio de Chinio la seksa edukado strikte rilatis al
adoro al la seksorganoj. En la sklava socio aperis privata posedsistemo
kaj la patriarka socio anstatauis la matriarkan kaj seksumado ne
povis esti farata publike kaj la seksaj aferoj farighis sekretaj
kaj la seksa edukado fermighis. En la feuda socio oni pledis por
chasteco morale katenanta virinojn.
En
1912 la internacia higiena konferenco prezentis koncepton pri seksa
edukado, kio markis la oficialan naskighon de la seksa edukado.
Fine de la 19-a jarcento Tan Sitong, fama china reformisto, laute
alvokis, ke oni ne tenu la seksajn problemojn en sekreto, sed faru
sciencan seksan edukadon al la gejunuloj.
En
1922 profesoro Zhang Jingsheng de la Pekina Universitato skribis
en sia verko "Legho pri la estetika socia organizo": "La
seksa edukado koncernas la homan vivon, kaj tiu problemo estas pli
granda ol sciencoj kaj artoj."
En
la 20-a jarcento fama literaturisto kaj pensulo s-ro Lusin iam lekciis
pri genera sistemo kaj seksaj scioj en la fiziologia leciono de
normala lernejo de Hangzhou.
En
1939 "Seksa psikologio" de brito Havelock Henry Ellis
estis chinigita, kio estis tre utila al la seksa edukado en Chinio.
Post
kiam fondighis la China Popola Respubliko en 1949 Chefministro Zhou
Enlai trifoje substrekis, ke oni instruu al la gejunuloj higienajn
sciojn pri pubereco por ke ili povu sane kreski.
En
la "Portempaj difinoj pri higiena laboro en la mezaj kaj elementaj
lernejoj", publikigita de la china registaro fine de 1979,
legighas enhavo pri pubereca higiena edukado de la gejunuloj.
En
la 80-aj jaroj en la superaj mezlernejoj de Chinio oni funkciigis
kurson "Loghantaro".
En
la 90-aj jaroj fama china "Prelego pri seksoj" estis publike
distribuata en Chinio.
Nuna
stato de la pubereca edukado
En
multaj elementaj lernejoj de Chinio oni faras elementan seksan edukadon
tiam, kiam la sekundaraj seksaj trajtoj aperas che la geknaboj.
En 1998 oni faris landskalan enketon kaj trovis, ke la unua menstruo
aperas che la chinaj knabinoj, kiam ili aghas meznombre 13 jarojn,
kaj la knaboj polucias, kiam ili estas 14-jaraj. Tio montras, ke
la geknaboj plejparte bezonas seksan klerigadon, kiam ili lernas
en elementa lernejo.
En
la lastaj jaroj la seksa edukado al la geknaboj tendencas en sana
direkto. La gazetaro jam chesis distrumpeti, ke masturbado estas
kulpo, kio estas grava por la psikologia sano de la junaj geknaboj.
En
1998 oni faris enketon al studentoj kaj la rezulto montris, ke 39%
de ili iam faris masturbon kaj nun ili povas trakti tiun problemon
en sana psiko.
En
1998 oni faris grandskalan enketon al 3 000 mezlernejanoj en Pekino,
Shanhajo kaj Kantono kaj informighis, ke 53% de iliaj seksaj scioj
devenis de ordinaraj gazetoj, 19.4% de instruistoj, 16.7% de kamaradoj
kaj 4.7% de erotikaj legajhoj.
Por
solvi seksan problemon 37.2% de la homoj konsultas legajhojn, 20.6%
kunlernantojn, nur 7.3% siajn gepatrojn, 13.5% fakulojn kaj 12.2%
shlosas tiun demandon en sia koro.
La
enketo montras, ke la geknaboj plejparte akiras la seksajn sciojn
de normalaj kanaloj.
Perspektivo
de la pubereca edukado en Chinio
En
Chinio la plej grava tasko en la pubereca edukado estas nuligi la
eraran komprenon ideologian kaj publikan kaj krei bonan socian etoson
tiukampe. La seksa edukado al la gejunuloj estas enhavoricha. Ghenerale
ghi havas jenan enhavon:
La
fiziologiaj scioj pri seksoj estas bazo de la seksa edukado. Ghi
ampleksas strukturon kaj funkciojn de la geviraj seksorganoj, la
unuan kaj sekundaran seksajn trajtojn, menstruon de knabinoj, polucion
de knaboj, seksan reakcion, seks-medicinan sanprotektadon k.a.
Seksa
psikologio estas destinita por esplori la psikologian staton kaj
ghiajn regulojn en la seksaj aferoj. Ghi ampleksas la seksan psikologian
staton, seksan amon, elekton de amat(in)o, aman psikologion, seksan
nenormalecon, seksan krimagon ktp.
Leghobservado
koncernas homan konduton en la socia vivo, kiu enhavas seks-moralajn
principojn -- sciencon, evoluon, juston kaj moralon por amafero,
geedzigho kaj familio.
Oni
devas lerni, koni kaj observi la leghojn kaj ghuste trakti diversajn
problemojn, utiligante la leghon pri geedzigho, konstitucion pri
egalrajteco de la geviroj, geedzigho, familio, patrino kaj infano
kaj aliajn koncernajn kodojn en la kriminala legho.
La
venereaj malsanoj kaj aideso serioze minacas la homan sanon, tial
la koncernaj scioj estas gravegaj por la gejunuloj. Ili devas koni
la morbokvanton de tiuj du malsanoj, iliajn simptomojn kaj preventon.
La
seksa edukado de aliaj landoj montras, ke sola klerigado pri seksaj
scioj estas ne suficha kaj ghi devas montri sin en la tuta homa
edukado.
La
fina celo de la seksa edukado estas helpi la gejunulojn en starigo
de ghustaj konceptoj pri la homa vivo, valoro, amo kaj nobla moralo
kaj kontribuo al la socio kaj ghusta traktado de la seksaj problemoj,
por ke oni vivu sane kaj feliche.
Chinio
pledas por kompleta kaj ghustatempa edukado al la gejunuloj per
radioelsendo, TV-elsendo, muziko, literaturaj revuoj, jhurnaloj,
kaj aliaj legajhoj, por diskonigi seksajn sciojn, fondi ghustan
koncepton pri sekso kaj levi la kvaliton de la homa vivo.
Familio,
kiel fundamenta unuo de la homa socio, estas grava por doni seksajn
sciojn. La gepatroj estas la unuaj instruistoj de la infanoj kaj
la infanoj estas spegulo de la gepatroj. La harmonia kaj psikologia
sano de la gepatroj kaj la tuta familio estas grava bazo de la sana
disvolvigho de la infanaj seksoj. La seksaj scioj de la gepatroj
estas tre valoraj por akceli la sanan kreskon de la infanoj pri
seksoj, tial estas necese doni al la gepatroj lecionon pri seksaj
scioj.
En
la urboj la civilizacia aktivado en la loghkvartaloj estas utila
por seksa edukado al la gejunuloj.
|