|   Post 
              multjara penado, unuapashe formighis kompare kompleta eduka sistemo 
              kun nacia karaktero, kiu inkluzivas infanan edukadon, bazan edukadon, 
              profesia-teknikan edukadon, plenkreskulan edukadon kaj superan edukadon. 
              En la autonomaj regionoj de nacimalplimultoj estas pli ol 100 mil 
              elementaj lernejoj, 12 mil mezlernejoj kaj 100 ordinaraj superaj 
              lernejoj kun 18.5249 milionoj da lernantoj, nome 7% de la nombro 
              de la lernantoj de la lando. La 55 nacimalplimultoj de Chinio chiu 
              havas siajn studentojn.     En 
              la Autonoma Regiono de Interna Mongolio, la Ningxia-a Huj-nacia 
              Autonoma Regiono, la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, la Guangxi-a 
              Ghuang-nacia Autonoma Regiono, Guizhou-provinco kaj Yunnan-provinco, 
              98% de la lernoaghaj infanoj lernas en lernejoj, kaj la pocentoj 
              estas samaj kiel tiuj de la lando. 51% de la autonomaj gubernioj 
              gheneraligis la 9-jaran devigan edukadon.  Rapide 
              disvolvighas ankau la supera edukado de la nacimalplimultoj. Nun 
              funkcias pli ol 140 superaj lernejoj por nacimalplimultanoj kaj 
              560 mil studentoj lernas en la lernejoj. Dank' al grandigho de la 
              vicaro de nacimalplimultaj instruistoj, la nombro de nacimalplimultaj 
              instruistoj levighis al 925 mil. Du-lingva instruado en la nacimalplimultaj 
              lernejoj havis aktivan disvolvighon, kaj nun oni instruas en 21 
              nacimalplimultaj lingvoj en pli ol 10 mil lernejoj, kaj chiujare 
              oni tradukas kaj eldonas cent milionojn da ekzempleroj da instruaj 
              materialoj de 3500 specoj en nacimalplimultaj lingvoj. En la lastaj 
              jaroj evidente plibonighis la kondichoj de lernejoj en nacimalplimultaj 
              regionoj, kaj diversaj lokoj de la lando fervore kaj diversmaniere 
              helpas la nacimalplimultajn regionojn en ilia eduka laboro. La fondo 
              de tibeta grupo, la prepara grupo de nacimalplimultanoj en superaj 
              lernejoj kaj ujgura grupo en supera mezlernejo en landinterno bakis 
              grandan nombron da fakuloj por la nacimalplimultaj regionoj.
     Senchesa 
              disvolvigho de la nacimalplimulta edukado ludis gravan rolon por 
              altigi la kulturan, sciencan kaj teknikan kvaliton de la popolamasoj 
              de nacimalplimultoj, akceli la ekonomian disvolvighon kaj chiuflankan 
              socian progreson de la nacimalplimultaj regionoj, firmigi la unuighon 
              de la nacioj kaj protekti la unuecon kaj stabilecon de la lando.   |