Statistiko
de Unesko en la fino de 2000 montras, ke Chinio estis lando kun
plej multaj studentoj eksterlande en la fino de la 20-a jarcento,
ke ghiaj eksterlandaj studentoj konsistigis proksimume kvaronon
de tiuj de la tuta mondo. En 2001, 1.6 milionoj da studentoj lernis
en 108 landoj ekster sia patrolando, kaj 380 mil chinaj studentoj
lernis en 103 landoj.
En
la 21-a jarcento, pro la rapida kresko de la ekonomio de Chinio,
pli kaj pli multaj ghiaj studentoj iris lerni eksterlande. Precipe
la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo rapidigis la pordmalfermon
de Chinio kaj ghian kunighon kun la internacia socio kaj levis novan
tajdon de eliro de ghiaj studentoj. En 2001 kaj 2002, 50 mil studentoj
eliris el la lando por lerni. En la lastaj jaroj la trajtoj de eksterlanda
lernado havis novajn shanghighojn rilate celon, kanalon kaj socian
devenon.
Multighis
cellokoj
En
la lastaj 2 jaroj la chinaj studentoj havis pli multajn eblecojn
por elekti vizitotajn landojn, kaj la plej preferataj landoj estis
Usono, Britio, Australio, Kanado kaj Novzelando. Precipe Britio
farighis la unua celloko, ke en 2002 chinaj studentoj al Britio
kreskis je 70% kompare kun 2001, kaj tiuj al Australio kaj Kanado
- je 50%.
Chinio
havas plej multajn studentojn en Usono. De 1978 ghis 2001 189 mil
chinaj studentoj iris al Usono por lerni. En la lastaj jaroj daure
kreskis la nombro de chinaj studentoj al aliaj landoj. Kvankam Usono
jam ne estas la unua prefero de la chinaj studentoj, tamen la nombro
de chinaj studentoj irintaj al Usono kreskis de 50 en 1978 al dek
mil chiujare en la lastaj jaroj. Nun chinaj studentoj en Usono studas
preskau en chiuj fakoj kaj plejparto de la studentoj lernas por
magistrighi au doktorighi. Samtempe kun tio pli kaj pli multaj usonaj
studentoj venas al Chinio por lerni, kaj nun 5400 usonanoj lernas
en Chinio.
Plurigho
de elekto estas influata de disvolvigho de la tutmondighinta ekonomio.
Krome, tio dependas ankau de la kvalito de edukado de la respektivaj
landoj, la kotizo, la facileco de akiro de vizo, la diferenco de
poentoj de la studentoj, kaj la pagipovo de la familioj. Pli multaj
landoj inkluzive de malgrandlingvaj landoj malfermis la edukan merkaton
al Chinio por fortigi interfluon kaj kunlaboron en edukado kun Chinio.
Multaj studentoj ne blinde elektis famajn lernejojn de grandaj landoj,
sed elektis lau sia studobjekto kaj pagipovo. Pro sia kreskanta
komercado kun Okcidento, Chinio urghe bezonas multajn fakulojn bone
konantajn landojn de diversaj lingvoj, tial pli kaj pli multaj chinaj
studentoj iris al malgrandlingvaj landoj.
Multighis
mempagaj studentoj
La
Anglalingva Lernejo Xindongfang, plej granda privata anglalingva
trejna centro de Chinio, havis 40 mil lernantojn sole en Shanhajo
en 2002, kaj 60% el ili estis mempagaj kaj intencis lerni eksterlande.
Kiuj
deziras lerni eksterlande? La unua parto el ili estas studentoj
kaj novaj diplomitoj, kiuj volas havi pli da scioj por konformigi
sin al la estonta socio; la dua estas profesiuloj, kiuj laboris
multajn jarojn kaj volas renovigi siajn sciojn; kaj la tria estas
mezlernejanoj. Chiujare dek mil homoj petis vizon por lerni eksterlande,
kaj miloj el ili sukcesis.
Multaj
richaj familioj volis, ke iliaj infanoj lernu eksterlande tuj post
diplomigho el supera mezlernejo au ech elementa lernejo. En 2001,
dekono de la chinaj lernantoj en Australio estis diplomitoj de supera
mezlernejo.
Prudentighis
la konsidero pri studo en eksterlando
Antau
kelke da jaroj, la studentoj, kiuj volis iri ekterlanden, estis
tute blindaj pri la elektita lando, pri ghia edukado kaj socia reghimo;
kiu fako estis varma, tiun ili elektis, kaj ili tute ne konsideris
sian efektivan staton.
En
2002 la stato evidente shanghighis. Antaue la chinaj studentoj amasighis
en la fakoj pri financo, informa industrio kaj arto. Sed nun multaj
aliaj fakoj estis elektitaj de chinaj studentoj.
Plejparto
de la studentoj kaj iliaj gepatroj havis klaran celon por vizito
de ekspozicio de eksterlanda edukado. Ili ne blinde akcentas famecon
de la lernejoj, sed sian lernatan fakon kaj pagipovon. Multaj konsciis,
ke nur en fako konforma al ilia intereso ili povos akiri la deziratajn
sciojn kaj kapablon, kaj nur tio estos utila al disvolvo de ilia
talento kaj efektivigo de ilia idealo.
En 2002 la unuaj dek preferataj studobjektoj estis kemio, komputora
scienco kaj tekniko, la angla lingvo, internacia financo, biokemio,
aplikata fiziko, internacia ekonomio, radia teknologio, informadiko
kaj komputoriko. Enketo montras, ke studentoj de atomologio, biologio
kaj komputoriko estas facile akcepteblaj, dum tiuj de financo, legho
kaj medicino malpli. Tio konformas al la bezono de la fakuloj en
Chinio.
Klara
deziro servi al la patrio
Pli
kaj pli plurighis la formoj de servo de la studentoj lernintaj eksterlande
kaj elekto de profesio. Parto de la studentoj restis esterlande
post lernado, sed ili ofte revenis hejmlanden por investi fabrikon,
kunlabori en scienca esplorado au doni lekcion. Antau dekkelke da
jaroj la studentoj ghenerale havis la deziron reveni hejmen kun
paradindaj richajhoj, sed en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento
aperis multaj formoj de servo al la patrio. Iuj dungighis al entreprenoj
kaj donis novan teknologion al la tradicia industrio, kaj aliaj
fondis sian entreprenon.
Enketo
montris, ke plejparto de la revenintaj studentoj opinias, ke ili
devas servi al la patrio, kaj 81% de ili aghas 30-49 jarojn.
Chinaj
talentuloj vekis atenton eksterlande
Chinaj
talentuloj pli kaj pli vekis atenton de edukaj rondoj ekterlande,
kaj malaltighis la sojlo por akcepto de chinaj studentoj. Iuj universitatoj,
kompanioj kaj entreprenoj kontaktighis kun chinaj lernejoj por altiri
elstarajn studentojn kaj ech mezlernejanojn. Iuj landoj foje kaj
foje malaltigis la lim-aghon de akceptotaj lernantoj. Kaj usona
kompanio Mikrosofta estas praktikanta planon chasi junajn talentulojn
en la tuta mondo. Lernejoj de Singapuro varbas chinajn elstarajn
mezlernejanojn promesante stipendion. Tiuj rimedoj certe altiros
pli kaj pli multajn chinajn studentojn ekterlanden.
|