En
Sichuan-provinco de Chinio estas antikva lamaejo Zhaxi, kie vivas
kaj lernas multaj infanoj de malrichaj familioj. Ili ghuas trankvilan
vivon kaj lernas diligente.
La
lamaejo trovighas en profunda montaro kun postighinta ekonomio kaj
malfacila trafiko. Multaj infanoj ne povas viziti lernejon pro malricheco.
La templo faris sin lernejo kaj havigis al la infanoj shancon de
lernado.
Nun
en la lamaejo lernas 100 infanoj de Han- kaj Tibet-nacioj. Ili loghas
en la lamaejo kaj manghas kune kun la lamaoj. La lokanoj helpas
la lamaejon per greno kaj donacas al la infanoj necesajhojn por
lernado.
La
abato de la lamaejo estas viva budho Yama Zeren. Li kvazau estas
lernejestro. Li elektis klerajn lamaojn por instrui la infanojn
kaj ankau li mem donas lecionojn.
La
lamaoj starigis simplajn klaschambrojn kaj faris kajerojn. La kondichoj
ne estas tiel bonaj kiel tiuj en urboj, sed la infanoj estas felichaj,
ke ili ghuas la amon de la bonkora viva budho kaj helpon de la socio.
La lamaoj bone kulturitaj je virto ne nur instruas sciojn al la
infanoj, sed ankau edukas ilin per virtoj de shparemo kaj disciplinemo.
|