Sude
en Pekino estas la Chongwen-a Eksperimenta Mezlernejo. Emfazante
instrui sciojn al lernantoj, la lenejo pli akcentas kulturi ties
talentojn en memlernado, pensado, memfarado kaj kreado. En la 5
jaroj post sia fondigho la lernejo kulturis multajn kapablulojn.
"Scio, intereso,
sukceso" estas la principo de la lernejo. Per audovida instruado
la lernejo bone donas lecionon de eksperimento, por ke la instruado
kaj lernado estu facilaj kaj gajaj kaj maksimume disvolvighu la
aktiveco de la instruistoj kaj la kreiveco de la lernantoj. La lernantoj
multe rikoltis en malgrandaj inventado, manlaborado kaj disertacio.
Poentoj kaj obeemo de lernantoj jam ne estas la unika kriterio de
la lernejo por ekzameno de la nivelo de la instruistoj kaj lernokapablo
de la lernantoj. Bonaj lernantoj estas tiuj, kiuj lertas en memfarado,
havas viglan penson kaj praktikan manipuladon kaj estas idealismaj,
viglaj kaj larghvidaj.
|