En
la lastaj jaroj la nombro de chinaj instruistoj pli kaj pli kreskis
kaj ilia kvalito levighis. Nun en Chinio laboras pli ol 10 milionoj
da instruistoj, kiuj fundamente kontentigas la bezonon de la eduka
afero de Chinio.
Nun
en Chinio funkcias 900 mezaj kaj altaj instruistaj lernejoj. Sole
en 1996-2000 2.4 milionoj da kolegiaj kaj universitataj lernantoj
finis sian studon. La progresigaj instruistaj lernejoj trejnis 280
mil mezlernejajn instruistojn kaj 780 mil elementlernejajn instruistojn.
En
2000 kvinono de la instruistoj de elementaj lernejoj havas diplomon
de universitata kolegio kaj 14.2% de la instruistoj de mezlernejoj
estas el universitataj diplomitoj kaj 31.3% de la universitataj
instruistoj el esplor-studentoj.
|