Pasintjare,
dank' al la politikoj malpezigi sharghon de la lernantoj en chinaj
element- kaj mezlernejoj, la chinaj elementlernejanoj pasigis siajn
versencajn feriojn sen hejmtasko. Kaj tuj en la nova semestro, pro
malmultigho de lernolibroj kaj referencaj libroj, malpezighis la
lernosako kaj pli multighis libertempo de la infanoj. Tamen vizaghe
al la ghojo de la infanoj, nemalmultaj gepatroj kaj instruistoj
dronis en maltrankvilo: "Chu tio estas konvena? Kiun kulpigi,
se estontece la infanoj malsukcesos en la enira ekzameno por altlernejo?"
Kaj
nature, la tuta socio komencis pensi kaj diskuti pri la tradicia
edukan sistemo kaj ghia reformado.
Kiam
lernado farighas suferiga...
En
la pasintaj jaroj, inter la chinaj lernantoj studantaj en aliaj
landoj rimarkinde multighis element- kaj mezlernejanoj. Oni preferas
multkoste sendi sian infanon studi en malproksima lando ol devigi
la lastan akcepti edukadon en la patrolando. Kial? Unu kialo rilatas
al komfortaj vivkondichoj eksterlande kaj la alia, ankau la chefa,
estas, ke studo en Chinio certe estas laciga. Vere, la chinaj element-
kaj mezlernejanoj estas la plej lacaj en la mondo. Antau nelonge,
iu fama china televida anoncisto menciis sian filinon, kiu nun lernas
en alilanda mezlernejo. Li memoris, ke kiam la filino vizitis elementlernejon
en Chinio, li ofte sentis kordoloron, vidante la etulinon sufokata
de peza lernado. Chiufoje, kiam li helpis shin demeti la librosakon,
li surprizighis pri ghia granda pezeco. Finfine li decidis sendi
shin lerni alilande.
Dum
mia mezlerneja vivo en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, cirkulis
inter ni multaj kanzonoj aludantaj la lacigan lernejan vivon. Nun
mi ankorau klare memoras unu el ili, konsistantan el filmotitoloj
kaj priskribantan nian senton por chiu venonta tago:
Lundo
-- Senfina Vojo;
Mardo -- Rido de Chagrenito;
Merkredo -- Eniri Abismon;
Jhaudo -- Mallumo antau Tagigho;
Vendredo -- Triumfa Eskapo.
Shajnas
al mi, ke por la nuntempaj lernantoj ech ne eblas la "triumfa
eskapo", char la pli kaj pli intensighanta ekzamena konkuro
devigas ilin, krom fari hejmtaskon en postlecionaj horoj, ankau
viziti diversajn kursojn de muziko, danco, pentrado ktp., sen konsidero
chu ili shatas tion au ne. Chu muziko, chu pentrado, chu sporto,
chio tio mem estas plezuriga. Tamen nun por multaj chinaj lernantoj
-- almenau por iliaj gepatroj -- ellerni tiujn kapablojn signifas
havigi ekstrajn poentojn en la enira ekzameno por altlernejo. Kiam
celo superas intereson, lernado nature perdas sian signifon, tiel
lernado ne plu estas plezuriga.
En
la pasintaj 20 jaroj la sistemo de enira ekzameno por altlernejo
ja multe kontribuis al la reformanta Chinio en elekto de kapabluloj.
Sed iom post iom la sistemo farighis "direkta bastono",
kiu gvidas la edukadon mezlernejan, elementlernejan kaj ech infanghardenan.
Chinoj kutime konsideras iun kapabla lau ties altaj ekzamenaj poentoj
kaj atesto de licencio. Por lernantoj la enira ekzameno por altlernejo
estas nepra pasejo. Precipe por la mezlernejaj diplomighontoj shajne
chiam mankas tempo por dormado kaj estas senfina la lernotasko.
Kredeble la ekzamena travivajho estas malfacile forgesebla por multaj
ekzamenitoj. Ech post kiam mi eklaboris, mi plurfoje songhis, ke
mi sidas en la ekzamenejo.
Enketo
farita de iu autoritata departemento montras, ke en la tuta lando
nur 8.4% da elementlernejanoj, 10.7% da lernantoj de malsuperaj
mezlernejoj kaj 4.3% da lernantoj de superaj mezlernejoj vizitas
lernejon pro "shato al lernado". Kiam la lernado farighas
pli kaj pli suferiga, oni demandu: Chu jam deviis de sia difinita
celo la tradicia eduka metodo, kiu dauris dekojn da jaroj?
Kia
kapablulo bezonata?
Iasence
edukado estas duklinga glavo, kiu "povas kreskigi kaj ankau
sufoki la kreivecon de lernantoj" -- vortoj en iu dokumento
de Unesko.
Iu
germana eduka fakulo, post esploro en Chinio, diris al la chinoj,
kiuj akompanis lin: "Viaj lernantoj legas pli multe kaj dedichas
pli da tempo al lernado ol la niaj, sed multaj de vi achetitaj produktajhoj
estas faritaj de ni."
Profesoro
Zhu Jingwu en la Universitato de Houston, Usono, diris, ke en lia
laboratorio 60% da studentoj venis el la cheftero de Chinio, ili
ghenerale akiris altajn ekzamenajn poentojn, tamen evidente mankas
al ili eksperimenta povo.
En
Chinio la tradicia edukado prenas lecionon kaj lernolibron kiel
la chefajn, kaj la lerna metodo estas mekanike parkerigi. La lernantoj
tiel penadas por trakti la multnombrajn lernobjektojn, ke ili ne
havas energion kaj spacon por kreskigi siajn proprajn intereson
kaj kreivecon. La tro peza shargho ne nur damaghas la sanon de la
lernantoj, sed ankau sufokas ilian deziron pri scioj, malaltigas
la lernan rezulton kaj kauzas al ili diversajn psikajn kaj agmanierajn
problemojn. La nunaj lernantoj ghenerale havas tiajn mankojn en
karaktero, kiaj psika malforteco, egoismo kaj dependeco. Fakte,
sana karaktero sen scio estas malforta; kaj sufichaj scioj sen bona
karaktero estas dangheraj por la socio.
Kiam
la tradicia eduka sistemo produktas multajn "por-ekzamenajn
mashinojn" anstatau versencajn kapablulojn, estas neevitebla
la ghisfunda reformado. Mi kredas, ke fine venos la tago, kiam la
sistemo de enira ekzameno por altlernejo estos abolita, kvankam
tiu tago estas ankorau malproksima.
|