Tri doktorinoj el sama familio

    En la urbo Wuhan estas familio kun tri talentaj filinoj. La unua estis doktorino de la Universitato de Bonno, Germanio; la dua -- doktorino de Qinghua-universitato, Chinio; kaj la tria estas studento de magistrigha-doktorigha kurso sub la China Akademio de Sciencoj.

    S-ro Chen Kezheng estas ilia patro kaj gvidanto en la lernado. Li diplomitighis el Wuhan-universitato. Li opinias, ke en lernado la sola penado estas tre malproksima de la sukceso. Li tiel taksis siajn tri filinojn: La unua estas tre sagha, dum la dua kaj la tria intelekte ordinaraj, tamen ili chiuj akiris bonajn sukcesojn. Li diris, ke lernigi la filinojn en ludado estas aparta trajto de lia metodo.

DU KARTAROJ SAGhIGIS LA FILINOJN

    La 56-jara Chen Kezheng estas vicdirektoro de iu lernejo de Wuhan. En la instrua praktikado li utiligis sian edukan koncepton al la infanoj.

    Li komencis sian instruadon al la filinoj de du kartaroj. Tio estas matematikaj kartaroj projektitaj de elementa lernejo de Pekino. La du kartaroj konsistas chiu el 120 folioj, sur kies ambau flankoj estas po 22 demandoj (chiuj tiuj estas simplaj kalkuloj pri adicio, subtraho, multipliko kaj divido). Kiam li estis 36-jara, li solvis 22 demandojn en 13 sekundoj. Lia unua filino,11-jara siatempe, solvis la samajn demandojn per 30 sekundoj en la unua fojo, 15 sekundoj en la dua fojo kaj 13 sekundoj en la tria fojo.

    Lia dua filino estis tiel trejnata, kiam shi lernis en la unua klaso. Shi solvis la samajn demandojn per 65 sekundoj en la unua fojo, per 20 sekundoj en la dua fojo kaj shi neniel povis solvi ilin en malpli ol 19 sekundoj. Tamen shi ne cedis al la malsukcesoj kaj ekzercis sin tutan duontagon. Pro indulgemo al la filino, la patro mensogis, ke shi atingis la samon ankau en 13 sekundoj.

    Chen trejnis la filinojn en rapida solvo de matematikaj demandoj kaj post tio li postulis, ke ili faru tion kun kiel eble plej malmultaj eraroj, t.e. li lasis ilin erari nur unufoje en solvo de mil demandoj. La tri filinoj atingis tion iom post iom.

    La du kartaroj akompanis la filinojn en 6 jaroj de la elementa lernejo. Chen postulis, ke la filinoj skribu la arabajn ciferojn de unu ghis 400 bele kaj rapide. La filinoj plenumis tion bone.

TEORIO SUBLIMIGhU EN PRAKTIKO

    Lasi la infanojn lerni en ludado, tio estas sperto akirita de Chen en la praktiko. Char ludado estas tute lauvola, leghera kun neniom da devigo. Se oni unuigos la ludon kun faro, do la metodo estos sukcesiga. Tiamaniere la infanoj estos tute ghojaj en legado de libro, plenumo de hejmtaskoj kaj auskulto de lekcio. Tio certe duobligos la sukcesojn.

    Chen diris, ke lia unua filino neniom interesighis pri kaligrafado, dum lia dua filino, malpli talenta ol shi, skribis belege, kio havas ian rilaton kun la jeno: En 1993, kiam lia dua filino diplomitighis el mezlernejo, li kune kun shi veturis al Xiangfan kaj tie vizitis ekspozicion de verkoj de antikva china kaligrafo. La eminentaj kaligrafajhoj multe larghigis la vidkampon de la knabino. En la someraj ferioj shi fermis sin hejme por ekzerci sin per kaligrafado.

    La gepatroj devas gvidi la infanojn en ludado. Chen do elektis diversajn utilajn librojn por la filinoj. Li estis tre ghoja, ke en 1988 la redakcio de "China Junularo" kaj la Eduka Ministerio de Chinio faris kunan enketon pri la 10 plej shatataj libroj en la lastaj 10 jaroj kaj post publikigo de informo Chen ghojis, ke li jam havigis al la filinoj 6 el ili.

    Tio mem estas gvido de la filinoj en ludado.

    Li pensigis la filinojn en lernado ech de iuj tute sekaj lecionoj, ke ili serchu interesajhojn en ili.

    Kiam la dua filino estis en la mezlernejo, shi akiris 100 poentojn en ekzameno de politiko. La instruisto estis mirigita kaj diris: "Mi instruis la tutan vivon. Mi sciis, ke oni povas akiri 100 poentojn en ekzameno de matematiko, fiziko kaj kemio, sed neniam informighis, ke oni povas akiri 100 poentojn en ekzameno de politiko." Post du jaroj ankau la tria filino de Chen akiris la samajn poentojn kaj la instruisto estis la sama de shia fratino. Li demandis Chen pri la kialo. Chi tiu respondis: "Lau ordinara logiko kaj miaj propraj spertoj, mi opinias, ke oni ne devas parkere lerni politikan lecionon, kiu estas tre klara en la enhavo, kaj oni ne devas konfuzi ghian logikan ordon, sed memori la shlosilajn vortojn kaj tiamaniere oni povas fari kontentigan respondon.

    Eble ankau tio montris la metodon de Chen.

Nun s-ro Chen verkas libron kun la titolo "Lerni en ludado -- revolucio en lernado, levita de patro de lernejanoj". La verko eldonighos auguste de 2001. En la libro oni rimarkos la teorion kaj vidpunkton de la autoro, kies chefa enhavo estas trejni la infanojn en lernado, por ke ili atingu la normojn de rapideco, inteligenteco kaj minimuma kvanto da eraroj, kaj gvidi ilin en gaja lernado.