En
la lastaj jaroj en la personara merkato de Shenzhen aperis nova fenomeno:
Unuflanke, pli kaj pli kreskis la nombro de senlaborighintoj kun universitata
diplomo kaj aliflanke la merkato bezonis pli kaj pli multe da teknikaj
laboristoj kun meza kaj alta klereco kaj nur malmulte da tiaj personoj
senlaborighis.
Lau
statistiko farita en 2000 la nombro de la senlaborighintoj, kiuj
diplomitighis el altaj lernejoj, estis 2869, kiuj kreskis al 3157
en 2001, konsistigantaj 12.34% de la totala nombro de la senlaborighintoj.
Alia statistiko konigas, ke nur 20% de la senlaborighintoj, kiuj
havas universitatan diplomon, denove akiris laboron, dum 75% sen
tiu diplomo denove havigis al si laboron.
Kio
estas la kauzo? Fakuloj opinias, ke tio okazis pro ilia elektemo
al laboro kaj salajro.
Nun
la studentoj konsistigas ne grandan parton de la loghantaro de Chinio,
kial do multe da ili senlaborighis en Shenzhen?
Oficisto
de koncerna departemento de la urbo diris, ke en la tempo, kiam
la medio de la merkata ekonomio tendencis al maturigho, estas natura
fenomeno, ke senlaborighas personoj kun alta klereco. Char lau la
merkata ekonomio oni deziras la minimuman produktokoston kaj la
maksimuman valoron, dum personoj kun alta klereco deziras pli altan
salajron kaj pli bonan labormedion, sed al multaj el ili mankas
praktika sperto kaj ili laboras ne super tio, kion ili lernis, tial
kun disvolvigho de la merkata ekonomio la dungantoj donas grandan
atenton al la valoro, kiun la dungito povas krei por la entrepreno.
Estas
laborunuo en Shenzhen, kie la administra kabineto havas 7 oficistojn,
5 el ili studis en universitato kaj 2 estas tajpistoj, studintaj
en kolegio. Ilia laboro estas simpla, bagatela, tamen neniu el la
7 personoj volas fari tian bagatelon. La gvidantoj devigite maldungis
iujn el ili.
La
supre menciita oficisto opinias, ke ne chiuj diplomighintoj de altaj
lernejoj estas kapabluloj. Por entreprenoj la kapablo estas pli
grava ol studiteco. Shenzhen bezonas multe da grandaj kapabluloj,
kiuj tamen mankas tie. La homoj, posedantaj altan teknikon, konsistigas
nur 5% de la tieaj laboruloj, en Pekino 5.5% kaj en Shanhajo 5.7%,
sed en iuj evoluintaj landoj 35%.
La
fenomeno atentigas kaj pensigas la edukistan rondon. Oni diris,
ke la lernolibroj de iuj altaj lernejoj restas la samaj, kiaj en
la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. En ili la scioj arkaikighis
kaj en multaj lernejoj oni alte taksas teorion kaj dedichas malgrandan
atenton al praktiko. La diplomitighintoj el tiuj lernejoj ech pli
malfacile sin adaptas al la medio, ol geknaboj, kiuj studis en gimnazio.
Ja estas ne mirinde, ke tiuj studentoj estis preteratentataj en
la socio. Pro chio chi tio fakuloj deziras, ke oni kiel eble plej
rapide reformu la lernobjektojn de altaj lernejoj por kontentigi
la bezonon de la merkata ekonomio.
Oni
diris, ke kun pligrandigho de la nombro de la studentaro en Chinio
kaj praktikado de la nova politiko, ke la studentoj ne estos limigitaj
je aghoj, pli kaj pli da personoj, studintaj en universitatoj, perdos
sian laborpostenon. Char pliigho de studentaro ne kongruas kun dilatigho
de la laboriga merkato, tial rigardate lau la perspektivo, tio estas
natura tendenco.
|