Pekino realigos 12-jaran devigan edukon
    La 24-an de augusto, Liu Qi, urbestro de Pekino, diris, ke en 2005 en Pekino la nombro de la lernoaghaj geknaboj estos malpli granda ol nun kaj post 2005 nur 100 mil geknaboj lernos en mezlernejoj, dume la financo de Pekino farighos pli kaj pli bona. Tio estos tre utila al plilongigo de la deviga edukado. Liu diris, ke en 2010 Pekino realigos la 12-jaran devigan edukon kaj en 2005 la averagha lernodauro de novaj laborantoj superos 14 jarojn.

    Samtempe kun tio la urba administrantaro bone solvos la problemon pri edukado de la infanoj de alilokaj elmigrintoj.