Post
10-monata konstruado la studenta pensiono de la Pekina
Forstokultura Universitato, la plej granda moderna studenta pensiono
en Chinio, finkonstruighis kaj trapasis ekzamenon de fakuloj.
La
domo havas 2 etaghojn subtere kaj 23 etagojn surtere kun totala
konstrua areo de 36557 kvadrataj metroj. Tie povas loghi 3500 studentoj
kaj la pokapa logh-areo estas 5 kvadrataj metroj.
En
chiu etagho funkcias sistemo de donitajha transsendo, servoaparatoj
kaj TV-anteno. Chiu chambro estas instalita per shtopilingo de laraghrubanda
ekstremo. Nun tiu studenta pensiono havas plej grandan areon kaj
avangardan funkcion en Chinio.
|