La
31-an de augusto 11 chinaj instruistoj flugis al Britio por fari
instruadon unu jaron. Inter ili estas instruisto de la Unua Mezlernejo
sub la Pekina Instruista Universitato. Li diris: "En Britio,
mi kompreneble instruos la chinan lingvon, sed pli grave konigos
la tradician chinan kulturon."
Oficisto
de la eduka departemento de la Brita Ambasadorejo en Chinio diris:
"Nun pli kaj pli multe da britoj kaj britaj mezlernejoj interesighas
pri Chinio. Tio estas grava kauzo de la intershangho. Mi kredas,
ke kun levigho de la pozicio de Chinio en la mondo la kultura intershangho
inter Chinio kaj Britio certe plimultighos."
La
11 instruistoj estis elektitaj post severa ekzameno pri la china
komuna parola lingvo putonghua, skriblingvo, oratorado kaj argumentado.
Ili chiuj estas ch. 30-jaraj. Ili instruos en Londono, Birmingham
kaj aliaj lokoj.
|