Shanghigho
de la loghantara strukturo de Chinio kaj bezono de la china popolo
pri edukado en la estonteco postulos shanghighon de ghia nuna eduka
sistemo.
Oni
antauvidis, ke en 2020 la nombro de la chinaj loghantoj superos
1.4 miliardojn kaj tiu de la homoj de malsamgradaj lernoperiodoj
atingos sian kulminon en la venontaj 10 jaroj. En 2001 kulminos
la nombro de la lernaghuloj de malsuperaj mezlernejoj (76 milionoj),
kaj en 2004 tiu de la superaj mezlernejoj -- 75 milionoj kaj en
2008 tiu de altaj lernejoj 120 milionoj. Tio havos grandan influon
al edukado de superaj mezlernejoj kaj la pli altaj. Se la nuna tendenco
dauros kaj la nombro de la diplomitighintoj de malsuperaj mezlernejoj
kreskos lau la nuna rapideco, do la nombro de novaj laborantoj,
kiuj estos finintaj sian lernadon en malsuperaj mezlernejoj, kreskos
de 7.8 milionoj en 1999 al 11 milionoj en 2005. Tia granda postulo
je lernado kaj enoficigho certe devigos pliigi la edukadon en superaj
mezlernejoj kaj montros pli grandan postulon al trejnado de la geknaboj,
finintajn sian lernadon en malsuperaj mezlernejoj.
|