Chinaj drogherboj kontrau HIV-virusoj

de WA NA

    HIV-virusoj detruas la imunajn chelojn kaj kauzas gravan perturbon de la homa imuneco. Pro tio estas gravege levi la homan imunecon por kuraco de aideso. La china medicino chiam alte taksas kuracadon en la tuto, bridon de la patogenaj elementoj kaj levon de la homa imuneco kun la celo bridi HIV-virusoj. Ghi ampleksas multe da drogherboj kaj havas grandan latentan forton por disvolvi ilian kapablon. En la pasintaj jaroj multe da chin-medicinaj drogherboj estis aplikataj en la kuracado kaj ricevis bonan rezulton.

Kompundaj medikamentoj

    Bupleura infuzajho estas pretigita el bupleuro, skutelario (Scutellaria baicalensis), ginsengo, pinelio, glicirizo, zingibro kaj jujubo. La klinika praktiko pruvis, ke ghi estas efika por bridi HIV-virusojn kaj mildigi la simptomojn.

    Ginsenga infuzajho estas pretigita el ginsengo, seka zingibro, atraktilodo (Atractylodes macrocephala) kaj glicirizo. Ghi estas tauga por purigi la homan sangon, levi la senoksigan funkcion de la hepato, bridi disvolvighon de HIV-virusoj kaj mildigi la simptomojn.

    Alia infuzajho estas farita el astragalo, ginsengo, akantopanako (Acanthopanax senticosus) , skizandro (Schizandra) kaj aliaj 12 drogherboj. La klinika praktiko pruvis, ke ghi estas utila al kuracado kun neniu negativa efiko.

Solaj drogherboj

    La dolcha elemento de glicirizo estas utila por bridi HIV-virusoj, char ghi malhelpas ilian kunighon kun la homaj cheloj.

    Radiko de trikosanto (Trichosanthes kirilowii) estas utila por malhelpi disvolvighon de HIV-virusoj, tamen kauzas kapdoloron, febron kaj muskolan doloron, similajn al simptomoj de gripo. Char ghi mortigas vilajn chelojn en abortigo, tial ghia uzado nun ankorau estas en provado.

    Kelidonio estas ofte uzata en kuraco de digestaj malsanoj kaj efika por bridi la transkriptazon de HIV-virusoj.

    Ganodermo (Ganoderma lucidum) estas efika por reguligi imunecon de la homaj cheloj, mildigi la simptomojn kaj prokrasti disvolvighon de la malsano.

    Praktiko montris, ke tripterigo (Tripterygium wilfordii) povas mortigi kaj almenau detrui HIV-virusojn.

    Faktoj pruvis, ke fungoj estas efikaj por bridi HIV-virusojn kaj malhelpas ilian sintrudon al T-cheloj kaj mildigas la simptomojn.

    Eksperimento pruvis, ke filanto kaj terpomo estas efikaj por bridi HIV-virusojn.