China pacdefenda medicina tachmento
flugis al Kongolando

    La 7-an de aprilo la china medicina tachmento, kiu partoprenos la pacdefendan aktivadon de UN, forlasis Shenyang kaj flugis al Kongolando (Kinshaso) por plenumi sian taskon.

    La tachmento konsistas chefe el medicinistoj de la Hospitalo n-ro 202 sub la Shenyang-a Garnizono. Tio estas la unua china pacdefenda medicina tachmento de post 1990, kiam Chinio partoprenis la pacdefendan aktivadon de UN. El ghiaj 43 membroj estas 4 doktoroj kaj 9 magistroj. El ili estas ankau 13 kuracistinoj kaj flegistinoj. Tio montras, ke ankau chinaj militistinoj partoprenas la pacdefendan aktivadon de UN.

    La chefa tasko de la tachmento estas fari kuracadon de komandantoj kaj soldatoj, militaj observantoj kaj oficistoj de UN, kiuj plenumas la taskon defendi la pacon, kaj krom tio ili faras ankau urghan medicinan servon al la tieaj loghantoj. Antau tio la avangardo kun materialoj kaj ekipajhoj jam atingis Kongolandon.