I.
Kushu surdorse kun la brakoj ambauflanke de la korpo.
Levu la manojn horizontale ambauflanken de la korpo au supren de
la kapo kaj enspiru. Fleksu la dekstran genuon kaj levu ghin supren.
Tenu la fleksitan genuon per la manojn, proksimigu ghin al la brusto
kaj elspiru. Faru tion alterne per la dekstra kaj maldekstra genuoj.
II. Staru kun la piedoj
je distanco inter la shultroj kaj kun la fleksitaj kubutoj ambauflanke
de la korpo.Turnu la shultrojn kontinue kaj spiru harmonie.
III. Staru kun la brakoj
nature pendantaj ambauflanke de la korpo.Levu la manojn supren,
faru du pashojn antauen kaj enspiru. Faru alian pashon antauen.
Mallevu la manojn kaj elspiru.
IV. Staru kun la piedoj
je distanco inter la shultroj kaj kun la manoj sur la talio. Levu
la brakojn supren, fleksu la talion antauen kaj reprenu la originan
pozon. Ripetu tion 10-15 fojojn.
V. Kushu surventre kun
la brakoj ambauflanke de la korpo kaj kun la piedoj senmovaj. Levu
la supran korpoparton supren, por ke la shultroj kaj ventro levighu
for de la kuseno, kaj reprenu la originan pozon. Ripetu tion 10-15
fojojn.
VI. Kushu surdorse kun
la piedoj kunmetitaj kaj la brakoj rekte etenditaj supren. Levu
la supran korpoparton kaj la piedojn, por ke la manoj tushu la piedfingrojn.
Ripetu tion 10-15 fojojn.
VII. Kushu surdorse kun
la brakoj etenditaj ambauflanke de la kapo kaj la kruroj kunmetitaj.
Enspirante profunde, malrapide levu la brakojn kaj metu ilin ambauflanken
de la korpo. Strechu la abdomenajn muskolojn kaj sidighu. Elspirante,
malrapide remetu la brakojn sur la antauan lokon. Malrapide movu
la supran korpoparton malantauen ghis kushigho surdorsa. Faru tion
5-8 fojojn.
VIII. Sidu kun la manoj
apogantaj sin sur la tero. Fleksu la genuojn kaj kunmetu la krurojn.
Iomete levu la postajhon kaj kalkanojn kaj kunmetu la genuojn. Turnu
la talion dekstren. Tushu la teron per la dekstra genuo kaj reprenu
la originan pozon. Faru tion 5-8 fojojn. Iomete levu la postajhon
kaj kalkanojn kaj kunmetu la genuojn. Turnu la talion maldekstren.
Tushu la teron per la maldekstra genuo kaj reprenu la originan pozon.
Faru tion ankau 5-8 fojojn.
|