Grandan atenton al la malsanaj simptomoj
kaj ghustatempe vizitu kuraciston

de WA NA

    Shanghigho sur la eksterajho de homo reflektas lian sanstaton.

    Se vi rimarkis, ke via denaska makulo pligrandighas, malhelighas, jukas au sangas, vi do devas senprokraste viziti kuraciston, char tio povas esti kauzita de hauta kancero.

    Hauta rughigho, jukado kaj senharigho estas delikata alergio, kaj vi devas turni vin al kuracisto por koni la kauzon. En la chiutaga vivo vi devas bone gardi vin mem kaj ne tushi la facile alergiigajn objektojn. Alergio estas danghera akuta malsano. Serioza alergio povas kauzi morton.

    La hauta makulo, ghenerale dirite, estas kauzita de troa priradiado de la suno. Vi ne devas tro longe esti priradiata de sunlumoj. Antau eldomigho shmiru vin per kontrausuna kremo por ke la fortaj ultraviolaj radioj ne damaghu vian hauton.

    Ofta akno kauzighas ofte de zinkomanko. La zinkohava likva medikamento povas mildigi inflamon kaj utilas al reunuigho de fendita hauto.

    Unga kavigho ghenerale estas kauzita de anemio pro manko de fero au tiroida malsano.

    Unga bluigho ghenerale kauzighas de malglata sangocirkulado kaj oni devas fari fizikan ekzercadon.

    Unga shveligho ofte kauzighas de hormona perturbigho au tro malmulta manghado kaj tiaokaze oni devas kulturi bonan vivkutimon kaj doni atenton al nutrado.

    Unga rompighemo ofte kauzighas de malbona flegado, ekz. longe trempi la manon en akvo kaj longatempa uzado de unga verniso. Ghi povas kauzighi ankau pro manko de vitaminoj, tial vi devas preni plurspecajn vitaminojn. Por beligi viajn ungojn vi devas uzi kalcirichan vernison anstatau la acetonohava.

    Se via gingivo sangas, vi devas esti kuracata, char tiu malsano povas kauzi dentofalon.

    Grizigho de la langa tegajho reflektas la gastroenteran malsanon.

    Se aperas sur viaj lipoj herpeto, vi do devas shmiri ungventon sur ili. La herpeto spegulas, ke la imuna sistemo de via korpo malbonighis. La herpeto povas kauzighi ankau de abrupta levigho au mallevigho de la temperaturo au longatempa spirita strecho kaj tiaokaze vi devas viziti kuraciston por certighi pri la kauzo de la malsano.

    Afto sur bushangulo montras mankon de vitamino B kaj precipe B2. Se vi prenas vitaminon B en du semajnoj kontinue, do tio efikas al kuraco de la afto.

    Afto en la busho, sur gingivo au lango montras troan lacon, spiritan strechitecon kaj delikatan infektighon, tiaokaze vi povas gargari vin per julepo.

    Orbita malheligho montras perturbon de la sanga cirkulado au mankon de fero, tiaokaze vi devas preni pli da ferorichaj manghajhoj kaj konstante fari fizikan ekzercadon.

    Flavigho de la okulblanko montras malsanon de la hepato au galveziko kaj ghenerale la akutan. Se la okulblankon akompanas ventra doloro, vi do devas tuj viziti hospitalon por esti ekzamenata.

    Larmado kaj palpebra shveligho estas kauzitaj de infekto au konjunktivito pro alergio, tiaokaze vi devas doni pli grandan atenton al viaj higienaj kutimoj kaj ofte uzi kolirion.

    Se vi suferas de hordeolo, kiu tamen ne malaperas post ia tempo, vi devas viziti kuraciston por fari operacion.

    Se vi sentas brulumon en la okuloj, kvazau en la okuloj estus sablero, tio estas kauzita de longatempa sidado antau komputilo au televidilo, tiaokaze vi povas meti sur la palpebrojn sterilizitan vatbuleton trempitan en varmeta teakvo.

    Brulumo che urinado kaj veziko sur seksaj organoj montras, ke tio estas herpeto. Tiaokaze vi devas senprokraste viziti hospitalon. Estas malfacile kuraci tiujn malsanojn, sed antivirusaj medikamentoj povas mildigi la simptomojn. Tiuj malsanoj estas dangheraj precipe por gravedulinoj, char ili estas malutilaj al la fetoj.

    Se viaj seksaj organoj infektighis de mikozo, vi devas kuraci vin per antibiotikaj medikamentoj kaj la geedzoj ambau devas esti kuracataj, malgrau ke iu el ili ne havas suferon.

    Se vi suferas de vagina brulumo kaj de tie ekskreciighas blanka au flava viskoza likvajho, tio estas kauzita de tipa vaginito kaj vi devas esti senprokraste kuracata. Por preventi la refojan infektighon vi devas doni grandan atenton al via higieno. Virinoj devas porti kotonan kalsonon kaj lavi sin per neutra sapo.

    Inflamo kaj jukado inter piedfingroj montras, ke vi infektighis de mikozo. Tiaokaze vi devas tuj viziti kuraciston. Vi devas lasi la piedfingrojn nekovritaj, kaj en publika loko ne iru nudpiede kaj dum la oficvojagho portu viajn proprajn pantoflojn por eviti interkrucan infektighon.

    Se vi rimarkis, ke sur via hauto aperis elstaraj vejnoj, tio montras, ke vi estas atakata de variko, kaj vi devas viziti kuraciston. Se la malsano estas serioza, vi do devas esti operaciata.

    Maleola shveligho montras, ke vi prenis tro da akvo au salo. Tio kauzighas ankau de tro da femalaj hormonoj au hepata kaj rena malsanoj kaj tiaokaze vi devas viziti hospitalon.

    Kalvigho estas kauzita de anemio, gravedigho, postakusha shanghigho de hormonoj au manko de vitamino H. Tiaokaze vi devas preni kokaon, juglandajn nuksojn kaj panon el kruda tritika faruno, kiuj estas richaj je vitamino H kaj magnezio.

    Hara sekigho kauzighas de manko de graso en la manghajhoj, tiaokaze vi devas preni pli da vegetala oleo.

    Dikigho de la kola malsupro estas simptomo de tiroidaj malsanoj.

    Dikigho de unu flanko de la kolo estas kauzita de shveligho de limfonodoj au dentodoloro.

    Kolaj doloro kaj malfacila movigho estas kauzitaj de kapkuseno, kiu estas tro mola au tro malalta. Tio povas kauzighi ankau de vertebra perturbigho. Se vi vizitas kuraciston ne ghustatempe, viaj malsupraj membroj povas atrofiighi.

    Se mentono de iu ronkanto pli kaj pli malgrandighas, tio montras, ke eble li suferas de sindromo de spira-dorma pauzo. Li estas diferenca de ordinaraj ronkantoj, char lia nerva sistemo reganta spiradon povas pauzi en dormado kaj tiel lin povas ataki sufoko. Pro kompare longatempa manko de oksigeno en la cerbo lin povas ataki ankau senila demenco. Tiaokaze li devas uzi kontinuan pozitivan premspirilon en dormado lau propono de kuracisto por normale spiri en dormado kaj ne morti de sufokigho.