Oni
deziras beligi sin. Pro tio multaj facile kredas al reklamoj au
blinde akceptas alies proponojn. Sciencistoj faris profundan esploradon
kaj avertis, ke oni forlasu la malutilajn beligajn proponojn.
Pri hauto
Multaj
opinias, ke vitamino E estas utila por sencikatrigo, se oni chiutage
shmiras ghin sur la vizagho. Fakte estas neniu atesto, kiu povas
konfirmi, ke vitamino E havas tiun kapablon. Se oni shmiras malmulte
da miksajho de vitamino E kaj aliaj elementoj, tio povas efike izoli
la hauton de la eksterajho, tamen sola vitamino E povas kauzi alergion
al la homa hauto, tial oni preferas manghi ghin ol shmiri ghin sur
la hauto.
Multaj
opinias, ke malvarma akvo kaj hautokuntira likvajho utilas al malgrandigo
de la poroj. Fakte la homaj poroj estas deciditaj de genoj. Ili
ne malgrandighas por eterne pro portempa ekscito per malvarma akvo
au hautokuntira likvajho. Estas kosmetikajho el vitamino A, kiu
estas pli efika ol hautokuntira likvajho. Ghi povas delikatigi la
hauton por mallonga tempo. Tamen poste la hauto farighas sama kiel
antaue.
Pluraj
opinias, ke se oni chiutage trinkas 8 tasojn da akvo, tio delikatigos
lian hauton. Kompreneble akvo estas utila al chiuj, char ghi helpas
sangocirkuladon kaj digeston kaj utilas al la homa sano, tamen ghi
ne penetras en la hauton, tro da akvo ekskreciighas, kunportante
toksajhon el la homa korpo. Por ke la hauto havu sufiche da akvo,
oni devas uzi bonkvalitan kosmetikajhon.
Oni
opinias, ke naturaj kosmetikajhoj estas pli bonaj ol la fabrikitaj,
tial oni preferas la kosmetikajhojn el herboj. Sciencistoj diras,
ke ankau venena herbo estas natura, ne chiuj naturaj estas sekuraj
nek utilaj al la homa sano. Fakte multe da naturaj elementoj havas
negativan efikon al la homa hauto. En multaj landoj la administracio
de manghajhoj kaj medikamentoj pli toleras la naturajn kosmetikajhojn
ol alispecajn, tial oni ne devas blinde uzi la naturajn kosmetikajhojn.
Pri beligado
Fakaj
beligistoj opinias, ke homoj kun oleeca hauto ne devas shmiri la
vizaghon per pudro, kiu estas destinita por fiksi la kolorojn, plibeligi
la hautokoloron kaj plibriligi ghin. Ankau la vizagho kun seka hauto
brilas, tamen la brila parto estas iom malpli granda ol tiu sur
la homoj kun oleeca hauto, tial la homoj kun oleeca hauto povas
uzi pudron, tamen devas lavi la vizaghon ghustatempe por ke la poroj
ne estu shtopitaj.
Fakaj
beligistoj opinias, ke la okulombro devas havi la saman koloron,
kian havas la okulgloboj, kio tamen limigas al virinoj elekton de
koloro. Aliaj fakuloj opinias, ke la samkolora okulombro monotonigas
la koloron.
Oni
iam opinias, ke ne chiuj virinoj plibelighas pro rughumo de la lipoj,
fakte ili ignoris la fakton, ke la rugho havas multe da specoj.
Chiuj virinoj povas trovi rughon taugan al ili. Al iuj taugas rufa
liprughigilo, al aliaj la purpura.
Pri haroj
Iuj
opinias, ke se oni ofte tondas siajn harojn, tiuj farighas pli kaj
pli dikaj kaj kreskas rapide, kaj tio estas utila por firmigi la
harojn precipe por la knabinoj. Fakte la haroj estas el mortinta
proteino, tial ofta hartondado ne estas grava, char la haroj ne
povas cirkuligi nutron kaj la longigho kaj mallongigho de la haroj
ne influas la harradikajn porojn. La haroj longaj kaj mallongaj
kreskas samrapide, tiel ke ofta tondado ne povas firmigi la delikatajn
harojn.
Oni
opinias, ke kraniaj hauteroj kauzighas de troa sekeco, sed fakte
ne. Seb-elfluo faras kraniajn hauterojn. Tiaj hauteroj naskighas
pro troa sebumo kaj neofta lavado. La kraniaj hauteroj ofte vidighas
che gejunuloj kaj plenkreskuloj kun oleeca hauto.
Multaj
homoj kun delikataj haroj ne volas ofte kombi siajn harojn, char
ili opinias, ke tio kauzas harfalon, sed fakte la kombado donas
la saman forton al la haroj delikataj kaj krudaj. Tute egale chu
oni kombas ilin au ne, ili falas de la kapo atinginte finon de sia
vivado.
Iuj,
kiuj ofte tinkturas siajn harojn, opinias, ke la tinkturiloj el
herboj estas naturaj, sed fakte ne. Se la koloriga povo de iu tinkturilo
atingas 30%, do ghi certe havas ian kemian elementon. La unusola
natura hartinkturilo kreskas en Egiptio, sed per ghi oni certe rughigas
kaj harojn kaj la kranian hauton samtempe.
Multaj
opinias, ke oni ne devas tinkturi la harojn post gravedigho, tamen
ghis hodiau ankorau ne estas findindaj atestoj, ke hartinkturado
povas malhelpi la sanan kreskon de la fetoj. Tamen multe da ginekologoj
opinias, ke la alergio kauzita de hartinkturado faras la gravedulinojn
ne konformaj al la feta movigho.
Multaj
opinias, ke ne estas shampuo hardikiga, fakte kvankam la efiko de
shampuo estas nedaura, tamen iuj shampuoj povas shanghi la histan
strukturon de la haroj kaj multigi kaj dikigi la harojn.
Pri ungoj
Maljunuloj
diras al junuloj, ke blankaj makuloj sur la homaj ungoj reflektas
mankon de kalcio. Fakte la makuloj estas vezikoj kauzitaj de bato.
Ili aperas kelkajn monatojn post la bato, kaj iom post iom malaperas
kaj malbeligas la ungojn ne tre longatempe.
|