Malkorpulentighu lau sangogrupo

de WA NA

    La homoj kun malsamaj sangogrupoj havas malsamajn karakterojn. Por malkorpulentigi sin oni devas serchi taugan metodon. En tio la sangogrupoj ludas grandan rolon.

Homoj kun sangogrupo A modere manghu kaj trinku

    La homoj kun sangogrupo A dedichas grandan atenton al la chirkauaj homoj, sed malmulte prizorgas sin mem. Ili ofte admonas al aliaj malkorpulentighon, sed preteratentis, ke ili mem pli kaj pli dikighas. Ili estas firmvolaj kaj chiam penas por realigi sian deziron, tial nur konsciante, ke ili devas malkorpulentigi sin, ili povas racie moderigi la kvanton de siaj manghajhoj kaj trinkajhoj, kaj fine ili rikoltos ghojindan rezulton. Krome, se ili faras ankau pli da fizikaj ekzercoj, do ili pli frue malkorpulentighos.

Homoj kun sangogrupo O penadu en mallonga tempo

    La homoj kun sangogrupo O estas energiaj kaj malkashemaj, tamen ili estas shanghighemaj en la decidoj. Kompare kun aliaj homoj, ili facile dikighas, tial por maldikighi, ili devas alpreni metodojn de mallonga tempo. Se la maldikiga periodo estas tre longa, ilia energio malgrandighas kaj sekvas malsukceso, tial por la homoj kun sangogrupo O preferinda estas la mallongtempa maldikigo.

Homoj kun sangogrupo B havigu al si konkretan celon

    Ghenerale tiaj homoj estas firmvolaj. Se oni dirus al ili: "Se via talio estos pli maldika, do via staturo similos al tiu de bela modelino," ili decidus sin maldikigi senprokraste. Tio estas, ke se oni difinos por ili konkretan celon, ili do penados por realigi ghin.

    Se la homoj kun sangogrupo B opinias, ke la celo ne estas ideala, ili do ne penadas por realigi ghin. Tial ili devas pendigi la foton de stelo kun bela staturo en sia loghejo kaj konscie penadi por havigi al si la staturon similan al la stelo.

Homoj kun sangogrupo AB estu kontrolataj por malkorpulentigho

    Ghenerale dirite, la homoj kun sangogrupo AB estas maldiligentaj kaj dependemaj de aliaj. Kiam la rezulto ne estas klara post penado, ili finos la penadon. Longatempa penado enuigas ilin, char ili ne estas energiaj kiel tiuj kun sangogrupo O, kaj la mallongatempa penado ne donas ghojigan rezulton. Multaj el ili shatas malgrasigajn manghajhojn, tamen ili ne persistas en tio. Ili jen alprenas tiun malgrasigan metodon, jen la alian, tial la korpulentuloj kun sangogrupo AB devas konsulti kuracistojn kaj trejnistojn por ke ilia malkorpulentigho plenumighu sub la direktado de tiuj kuracistoj au trejnistoj.