Chinoj
shatas diri: "Ofta rido junigas je 10 jaroj, dum chagreno frue
grizigas la harojn." Gaja humoro sanigas homojn kaj longigas
la vivon.
Antau
pli ol 2000 jaroj chinoj jam montris, ke gaja spirito faciligas
sangocirkuladon kaj fortigas vitalan energion, kio tre utilas al
la sano.
Fiziologia esplorado pruvis, ke rido donas jenajn utilojn:
1. Ghi estas aparta sporta maniero, ke ghi estas saniga gimnastiko
por la homa korpo.
2. Ghi povas reguligi la nervojn, stimuli la movadon de la muskoloj,
akceli sangocirkuladon kaj vigligi metabolon.
3.
Ghi rapidigas intershanghon de gaso en la homa korpo, elimini karbonan
dioksidon kaj enpreni pli da oksigeno.
4. Ghi altigas ekscitighon de simpataj nervoj, tial ridanta homo
havas rughan vizaghon kaj sanan aspekton.
5.
Ghi fortigas ekscitighon de pneumogastraj nervoj, kio stimulas sekreciadon
de digesta glando kaj movadon de digesta kanalo, eksciti apetiton
kaj helpi digestadon kaj sorbadon.
6. Ghi malstrechas la spiriton, nervojn kaj muskolojn, refreshigas
la menson kaj forigas lacon.
7. Ghi forpelas chagrenon, forigas aflikton, venkas solecon kaj
splenon, reordigas la psikan aktivadon kaj vigligas la spiriton.
|